See also...


Keywords

2009
UK
Bjalistoko
universala kongreso


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 142 visits

Sine qua non

Sine qua non
La naskiĝdokumento de antaŭ 150 jaroj. Dum la UK en Bjalistoko pasis ankaŭ la 122-a datreveno de la elpresejiĝo de la unua Unua Libro la 26-an de julio.

Estas du paĝoj el REGISTROLIBRO PRI NASKIĜINTAJ HEBREOJ EN LA 1859-A JARO.

La heligitaj linioj informas, ke la 3-an de Decembro (t.e. la 15-an laŭ la gregoria kalendaro), en la urbo Belostok naskiĝis filo Lejzer al Mordka Fejvanoviĉ Zamengof kaj Liba Ŝolanovna Ŝofer. La riton de cirkumcido plenumis Lejn Ĥon Volf Suroskij la 10-an (gregorie la 22-an) de Decembro. La du datoj estas indikitaj ankaŭ laŭ hebrea kalendaro: estas la 19-a kaj 26-a de la monato Kislev (en la 5620-a jaro de la mondo, sed tion mi ne vidas indikitan sur la paĝo).

Fotografita en historia ekspozicio de la Bjalistoka Centro Zamenhof. La ekspozicio estas farita kun alta profesia kompetento, kaj nepre indas viziti ĝin, ankaŭ nun post la UK.

La interpreton pri enhavo de la rusaj manskribitaj linioj mi prenis el Memorlibro pri la Zamenhof-jaro (1959). Tie la nomo de la patro tamen estas skribita Mardka, kaj la bildo ne ebligas al mi certiĝi, ĉu estas “a” ĉu “o” en la teksto. Mi skribis “o”, ĉar tiu formo ŝajnas al mi pli ofta. En la Memorlibro la jaro de la registraĵoj estas mise indikita kiel 188... La dekstran paĝon verŝajne samenhavan, kun teksto en la jida, mi ne povas interpreti.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.