See also...


Keywords

Valamo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

507 visits

Kompetenta gvidanto

Kompetenta gvidanto
Ĵaŭdon la 25-an de junio mi vizitis la ortodoksan monaĥejon Valamo en Heinävesi (vidu la lokon sur mapo). Estas somero, bela vetero kaj alvenadas ankaŭ turistoj. Sur la korto mi vidas grupon, kiu ĉirkaŭas altan viron barbohavan (meze en la foto), evidente gvidiston de la monaĥejo. Tiu laŭte klarigas ion al la grupanoj. Mi tuj rekonas la voĉon: estas Jukka Laaksonen, Tampere-ano, kiu iam estis prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando. Evidente eblus mendi ĉiĉeronadon ankaŭ en la internacia lingvo! Nun mi tamen aŭdas lin paroli finne.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.