Harri Laine

Harri Laine

Posted on 04/17/2009


Photo taken on April  9, 2009


See also...


Keywords

ponto
Espoo
Kannusilta
volbo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution

767 visits

Nova volbo

Nova volbo
Ĉi tiu ponto situas proksime al mia hejmo. Ĝis antaŭ unu jaro estis tie malnova, ne bonstata ponto, kiu bezonis riparegon. La urbo decidis ne ripari sed konstrui novan ponton kaj elektis antikvan konstruteknikon: estas volba ponto el granitaj blokoj. La elekto ne estis senproblema, ĉar ekzemple ferbetona aŭ ŝtala strukturo kostus multe malpli. Oni tamen konsideris la ĉirkaŭaĵon, kie la plej grava konstruaĵo estas preĝejo pli ol 500 jarojn aĝa, ĉirkaŭata de tombejoj (vidu bildojn septembran kaj decembran).

La ponto transiras rivereton. Ĉe la akvosurfaco, la trafluejo estas 10 metrojn larĝa, kaj la alto de la libera pasejo sufiĉas somere por negrandaj boatoj kaj vintre por glitkurantoj.

Oni vidas iam ŝajnajn volbostrukturojn, kie nur la eksteraĵo estas formita por simili ŝtonarkon, dum la interna portanta strukturo estas ekz. betona. Ĉi tiun ponton oni konstruis tute laŭ la tekniko konata jam antaŭ jarmiloj. La detaloj de la ponto ne celas imiti antikvajn pontojn, nur la masona tekniko estas tradicia. Simila tekniko estis uzata en neniu ponto en Finnlando post la 1950-jaroj. Volban strukturon havas la plej aĝaj pontoj en la mondo.

Ailanto has particularly liked this photo


Comments