Harri Laine

Harri Laine

Posted on 11/07/2016


Photo taken on September 15, 2012


See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

123 visits

La domo de Anni Blomqvist

La domo de Anni Blomqvist
En ĉi tiu domo loĝis la verkistino Anni Blomqvist, kiu priskribis la malfacilan vivon de fiŝistoj en la fora insularo. Ŝi mem travivis spertojn similajn kiel la homoj en ŝiaj romanoj: dum fiŝkapta marveturo dronis ŝiaj edzo kaj filo, kaj iliaj korpoj estis neniam trovitaj. Poste similan sorton havis la alia el ŝiaj du filoj, sed ties korpon oni trovis post longa tempo, kaj li nun kuŝas en tombejo de Vårdö.

La plej fama romanserio de Blomqvist rakontas la vivon de Maja el la Insuleto de Ŝtormoj en la 19-a jarcento. Ŝi verkis en la Sveda lingvo, sed ŝiaj verkaro estas konata en la tuta Finnlando, precipe post la drama serio pri Maja televidita unuafoje en la 1970-jaroj.

Comments