See also...


Keywords

verda fringo
birdomanĝujo
viherpeippo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

734 visits

Verda fringo, sentima manĝanto

Verda fringo, sentima manĝanto
Hodiaŭa (1 marto 2009) bildo pri nia korta birdomanĝujo. La verda fringo en la bildo sidadas ĉe la trogeto kaj trankvile satigas sin per la proponataj semoj de sunfloro. Paruoj grandaj kaj bluaj kutimas nur rapide kapti semon per beko kaj tuj forflugi al proksima arbusto por ĝin tie senŝeligi kaj manĝi. (La foto estas farita iom fore, per simpla fotilo inter latoj de kurteno, kaj poste pligrandigita, Pro tio la kvalito ne estas bona, sed la birdo verŝajne rekoneblas.) – Antaŭ du tagoj Tjeri skribis pri verda fringo, Printempa birdo .
Translate into English

Comments
 Song Jeong-ok
Song Jeong-ok
Se mi estus verda fringo, mi tuj flugus al vian korton!
12 years ago.
 Harri Laine
Harri Laine club
Kaj vi estus kore bonvena! Kompreneble, vi estas kore bonvena al nia korto kaj hejmo, eĉ se vi ne estas fringo :)
12 years ago.

Sign-in to write a comment.