Harri Laine

Harri Laine

Posted on 02/27/2009


Photo taken on February 26, 2009


See also...

Suomi - Finland Suomi - Finland



Keywords

vintro
katedralo
Helsinki
tuomiokirkko


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

647 visits

Blanka katedralo en blanko

Blanka katedralo en blanko
Estas posttagmezo en Helsinki. Neĝas, sed tio estas preskaŭ akveca neĝo kaj videblas nur kiel nebula vualo en la aero. La Senatan Placon kovras blanka tapiŝo. Simila tutblankaĵo estas malofta en la mezaj urbopartoj, kie ĉio sur kaj apud la stratoj rapide malpuriĝas. La ĉielon kovras unukolora nubaro, tute sen videblaj detaloj. La blanka katedralo fantome leviĝas de la ŝtuparego. Placomeze, imperiestro Aleksandro 2-a silente observas urbanojn.

Abundas fotoj pri la katedralo, ankaŭ en la reto, sed multe pli oftas someraj ol vintraj bildoj. Somere, en sunbrilo, la preĝejo elstaras tute alimaniere; la tero estas malhela, la ĉielo blua kaj sur la ŝtuparo sunumas sin urbanoj kaj oni aŭdas turistojn paroli en fremdaj lingvoj.

Comments