See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

961 visits

La ruĝa vortaro de Vilkki

La ruĝa vortaro de Vilkki
Joel Vilkki, Suomi esperanto suomi. Eld. Werner Söderström Osakeyhtiö, 1963. 393 p. 8.5 x 12.5 cm.

Vortaro finna-esperanta-finna, kiu aperis en la populara serio “Punaiset sanakirjat” (Ruĝaj vortaroj) de granda libroeldonejo. La serion karakterizis ĝia formato (vera poŝlibro) kaj la flekseblaj kovriloj el ruĝa plasto. Densa teksto kun malgranda litertipo ebligis iom ampleksan enhavon.

Mi aldonas la bildon ankaŭ al la grupo Bibliografio de Esperanto por iom post iom kompletigi la tiean bildaron pri finnaj vortaroj.
Translate into English

Comments
 Harri Laine
Harri Laine club
XXX
4 years ago.

Sign-in to write a comment.