See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

694 visits

Gadolin sur patinaj ŝildoj

Gadolin sur patinaj ŝildoj
Du ŝildoj rakontas pri scienca laboro antaŭ 200 jaroj: “Sur ĉi tiu loko, en domo numero 161 de la Monaĥeja Kvartalo, situis la laboratorio de la fame konata finna ĥemiisto Johan Gadolin, en la jaroj 1797–1814.” La dekstra, svedlingva ŝildo precizigas, ke li estis “profesoro pri ĥemio en la antaŭa [universitato] Åbo Akademi”.

(Vidu la blogaĵon pri Gadolin, lia nomo kaj gadolinio.)

“Åbo Akademi” estas nomo de moderna (fondojaro 1918) svedlingva universitato en Turku. Sur la ŝildo temas pri tute alia universitato, latine Regia Academia Aboensis, la Reĝa Akademio en Turku (Aboa = Åbo = Turku), fondita en 1640 kaj nuntempe plu ekzistanta en Helsinki kun la nomo Universitato de Helsinki. (Por Helsinki estas uzata ankaŭ la esperantigita nomformo Helsinko.)

Finne: “Tällä paikalla luostarikorttelin talossa 161 sijaitsi maineikkaan suomalaisen kemistin Johan Gadolinin laboratorio vuosina 1797–1814.”

Svede: “På denna plats, i gården 161 i klosterkvarteret, hade Johan Gadolin kemiprofessor vid den forna Åbo Akademi, sitt laboratorium åren 1797–1814.”
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.