See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

513 visits

Strato Sofiankatu, Helsinki

Strato Sofiankatu, Helsinki
La mallonga strato Sofiankatu, inter la domblokoj Rinocero kaj Leono, estas muzea strato, prezentanta stratkonstruan stilon kaj teknikon de tri epokoj: fino kaj komenco de la 19-a jarcento kaj ĉ. la jaro 1930.

En la bildantaŭo videblas la plej malnova, neniel lumigata, ŝtonbule pavimita parto. Post ĝi en la mezo videblas jam tajlitaj, grandaj ŝtonplatoj, gasa lanterno kaj publika akvokrano. Ĉe la alia fino, la plej moderna parto (de antaŭ 80 jaroj!) havas jam plene tajlitajn pavimerojn, elektrajn lampojn, telefonbudon, kaj eĉ asfaltitan trotuaron. Laŭ mia scio, la telefonejo sur la muzea strato estas la lasta telefona budo en Helsinki – ĉiujn aliajn rapide malaperigis la poŝtelefona epoko.

Malantaŭ la stratfino estas la Senata Placo kaj trans ĝi videblas preĝejo, la Katedralo de Helsinki, kun verdaj kupoloj. Antaŭ ol Helsinki fariĝis episkopa urbo, la preĝejon oni nomis la Granda Preĝejo kaj antaŭ tio, la Preĝejo de Nikolao. Monon bezonatan por konstrui la preĝejon pruntedonis caro Nikolao la 1-a, kaj la preĝejo estis nomita laŭ Sankta Nikolao, la patrona sanktulo de la imperiestro. (Foto pri la katedralo en alia tago kaj en neĝa vetero: jen ligilo )

La nomŝildoj kaj aliaj tabuletoj ĉe la proksima domangulo estas modernaj. Meze de la strato troviĝas ankoraŭ trilingva, sveda-finna-rusa ŝildo “Sofiegatan / Sofiankatu / Софійская улица”.

Ne estas certe, kiun homon celas la nomo de la strato. Estas proponitaj almenaŭ du virinoj: Sofia Dorotea Aŭgusta, princino de Württemberg (poste imperiestrino Marija Fjodorovna de Rusujo, mortis en 1828) kaj Charlotta Sofia (m. 1831), la edzino de C. L. Engel kiu arkitektis multon en la urbocentro. Kvankam troviĝas en la urbo stratoj nomitaj laŭ ĉefurboj de Eŭropaj landoj, la Sofia Strato ne apartenas al tiu grupo.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.