See also...


Keywords

sunleviĝo
suno
aurinko


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

765 visits

Sunleviĝo

Sunleviĝo
Elpaŝante de nia dompordo hodiaŭ matene, mi rimarkis antaŭ mi, trans najbara domo, supre kontraŭ la griza ĉielo objekton oranĝe briletan. Ĉio alia estis pli malpli blanka aŭ blue griza (finfine ni havas kelkajn centimetrojn da neĝo). Tio estis la supro de fumtubo, normale grize blanka kaj apenaŭ rimarkebla. Nun la leviĝanta suno verŝis oranĝan lumon sur ĝin. Mi okaze malfermis la pordon je 3 minutoj post la sunleviĝo, kiam eĉ la arbosuproj ankoraŭ restis en ombro, sed la surmonta fumtubo fantome brilis meze de la pejzaĝo. Bedaŭrinde, la foto ne aspektas tute kiel tio, kion mi vidis, sed mi ankaŭ ne volas retuŝi ĝin por plioranĝigi la atentocentron. – Hodiaŭ jam la suno leviĝis 9 minutojn pli frue ol en la plej mallonga tago: ni survojas al printempo!

(La mezo de la foto montras rekte norden.)
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.