See also...


Keywords

Kalevala
finna literaturo
epopeo
poezio
kantelo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 456 visits

Kalevala

Kalevala
Kalevala, tradukis J. E. Leppäkoski; unua eldono en Esperanto, 1964. (Vidu ankaŭ bildon de Tjeri pri la dua eldono de 1985).

Kion prezentas la bildo sur la librokovrilo? Se mi ĝuste memoras, la verko mem tute ne klarigas la aferon. Evidente temas pri muzikilo, kantelo, citrosimila korda instrumento finna. La unuan tian konstruis la ĉefheroo de Kalevala. Li faris ĝin el makzelo de grandega fiŝo, ezoko, kaj la bildo montras tian makzelon provizitan per kordoj. Laŭ Kalevala, la heroo

mem komencis konstruadon de l’ ĉiama ĝojigilo,
muntis el l’ ezoka kapo ĝojsemantan muzikilon,
tajlis la kantelan keston el la fiŝaj makzelegoj,
fajlis la kantelajn najlojn el la dentoj de l’ ezoko,
harojn de l’ ĉeval’ de Hiisi metis torde kiel kordojn.


(Hiisi estas estulo el finna mitaro.)
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.