Harri Laine

Harri Laine

Posted on 12/02/2008


Photo taken on November 30, 2008


See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

780 visits

Havenaj lumoj, por povi labori

Havenaj lumoj, por povi labori
Preskaŭ sterila aspektis la nova haveno en pluve griza tago fine de novembro. La haveno funkciis nur unu semajnon, sed jam videblas stakoj da kofregoj (ISO-normigitaj transportujoj, ankaŭ nomataj ”konteneroj“), kiujn la modernaj gruoj rapide levas el la ŝipoj. – Jam ekmallumas je 15:46 (la fotilan horloĝon mi forgesis ĝustigi, ĝi ankoraŭ montras la horon laŭ somera tempo: 16:46). La horo videblas, en turnita spegula bildo, ankaŭ en la foto: la ciferoj 15:45 de aŭtobusa horloĝo reflektiĝas sur la fenestro.

Comments
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Per kia energio oni lumigos havenon, post kiam la fosiliaj energio-portiloj (ŝton-oleo, karbo, tergaso) elĉerpiĝos?
8 years ago.
Harri Laine has replied to Laszlo Istvan TOTH
Mi supozas, ke via demando estas retorika, por aludi ankaŭ ĉi tie pri proksimiĝanta katastrofo por la homaro. Post la elĉerpiĝo de la nomitaj naturaĵoj la haveno certe havos pli grandajn problemojn ol lumigado: Kia energio venigos la ŝipojn, foririgos trajnojn kaj kamionojn, hejtos la magazenojn kaj oficejojn, funkciigos la havenan maŝinaron? El kio oni konstruos vojojn kiam ne plu haveblos asfalto, ktp., ktp.? Eble vi mem eseos pri la afero. Jen, por ke vi povu komenci, scieroj pri la situacio en Finnlando en la jaro 2007: la lando produktis 77.9 teravathorojn da elektra energio, el kio ĉ. 24 TWh venis el renovigeblaj fontoj (ĉefe akvofala energio kaj el kromproduktoj de arbaro-bazita industrio) kaj 22.5 TWh fontis el nukleaj elektrejoj.
8 years ago.