Harri Laine

Harri Laine

Posted on 07/06/2014


Photo taken on June  4, 2014


See also...

The Rosetta Stone The Rosetta Stone



Keywords

malliberejo
Suomenlinna


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

426 visits

Sen muregoj

Sen muregoj
Malliberejo en Suomenlinna. en idilia insula ĉirkaŭaĵo kun historiaj fortikaĵoj.

Helmut Ebener has particularly liked this photo


Comments
Paŭl
Paŭl
Interese. Ĉu vere estas malliberuloj tie?
3 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Jes, ĝi havas regulan lokon por 70 "klientoj", sed la lasta statistiko, kiun mi legis, diras ke tie estis en 2012 eĉ 96 malliberuloj.

Tie povas havi lokon nur tiuj, kies punotempo proksimiĝas al la fino kaj kiujn oni volas rekapabligi al normala civila vivo post eble longa estado en punejo. Kompreneble, ilin devas ankaŭ aprobi speciala konsilantaro, por tia sufiĉe libera mallibereco. Do ne estas probable, ke oni allasus homojn konsideratajn vere danĝeraj.

Ĉi tie la malliberuloj povas ricevi trejnadon en diversaj metioj precipe konstruaj kaj lignoprilaboraj, sed ankaŭ aliaj. Eĉ eblas tage iri eksteren por labori, se iu sukcesis akiri por si dungon en laborejo. Mi supozas, ke tio ne ofte okazas.

La estado en la malliberejo celas esti kiel eble plej normala, labora vivo. La insulo, kun fortikaĵoj el la 18-a jarcento, estas Monda Heredaĵo de Unesko, kaj tie estas multe da utilaj taskoj por la malliberuloj, en normala konstrua kaj domprizorga laboro.

Ne ekzistas ponto al la insulo, kio kompreneble iom malfaciligas la vivon al forfuĝemuloj. Nur pramo trafikas al la insulo. Naĝemuloj eble estas pli bonŝancaj.

Se "duonliberigita" krimulo rekrimas aŭ kaŭzas aliajn problemojn, la agresemuloj de la publiko normale reagas kun fortega kritiko pri troa naiveco de la oficialuloj, kun postuloj pri senkompata dumviva malliberigo ktp. Foje okazas io tia, sed mi ne memoras pri similaĵoj en la Suomenlinna-malliberejo.
3 years ago.