Harri Laine

Harri Laine

Posted on 10/17/2008


Photo taken on June 22, 2008


See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

459 visits

Alkoj ne videblas

Alkoj ne videblas
Alkoj, la plej grandaj bestoj en niaj arbaroj, preskaŭ formortis en la 1920-jaroj. En la tuta lando restis nur kelkcent alkoj. Ankaŭ aŭtoj tiam ne estis multegaj, kaj tial en la ĉi-supra statistiko tute mankas linio, kiu elstaras en la nunaj. Ĉi tio estas tabelo el oficiala statistiko de Finnlando, de la 1940-a jaro, pri diverstipaj aŭtomobilaj akcidentoj.

Plena protektado kaj ĉasmalpermeso iom post iom kreskigis la alkaron kaj nun ĝi estas tiom granda, ke ĝi videblas ankaŭ en statistikoj pri voj-akcidentoj. En la ĉi-supra tabelo, se entute tiam aŭtoj koliziis kun alkoj, la nombro sin kaŝas inter la 37 ”alitipaj renversoj sur kamparaj vojoj”.

En la jaro 2001 la kolizioj kun alkoj atingis la pinton de ĉiuj tempoj: 3048 kunpuŝiĝoj. La nombro poste duoniĝis pro pli multa ĉasado oficiale permesita por malmultigi la alkojn. Meznombre, dum la lasta jardeko, mortis kvar homoj ĉiujare en kolizioj kun alkoj, en la pintaj jaroj pli ol dek.

(La statistika tabelo estas fotografita en aŭtomuzeo Vehoniemi.)

Comments