Harri Laine

Harri Laine

Posted on 09/28/2008


Photo taken on September 27, 2008


See also...

Nostalgie Nostalgie



Keywords

forno
kafejo
Espoo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

996 visits

Forno

Forno
Ĉi tie ni kafumis hieraŭ, post freŝiga promenado en bona vetero. La domo, nun kafejo-restoracio, estis konstruita en 1737 por bienulo en la vilaĝo Bemböle en Espoo. Ĝi estis siaepoke tipa biena ĉefdomo, kun tri ĉambroj. Post jarcentoj ĝi servis kelkan tempon ankaŭ kiel loĝejo de terkultura helpisto, ŝuista laborejo, lernejo kaj, dum la dua mondmilito, kiel provizora akuŝejo. – Apud la malnova forno, dekstre, okulfrape kontrastas moderna, plasta seĝo por infaneto. Maldekstre, surplanke, estas ŝpinrado. Se oni iam aŭdis hejman ŝpinadon per tiu aparato, oni komprenas, kial ankaŭ kato povas ŝpini. Sed multaj jam neniam aŭdis tion, kaj preferas diri, ke kato murmuras, zumas aŭ eĉ ronronas.

Comments
Maŭro La Torre
Maŭro La Torre
Harri: ..."ankaŭ kato povas ŝpini"
Interese! nun mi komprenas kial itallingve oni diras "fare le fusa" por "ronroni", kaj "fuso" signifas "ŝpinilo".

maŭro
8 years ago.
Harri Laine has replied to Maŭro La Torre
Mi kredas, ke eĉ Zamenhofaj katoj ŝpinis. Kun plezuro mi konstatis, ke la ampleksa artikolo “Hejma kato” en la esperanta Vikipedio parolas nur pri ŝpinado, tute ne pri ronronado.
8 years ago.