Harri Laine

Harri Laine

Posted on 09/25/2008


Photo taken on September 21, 2008


See also...


Keywords

fungo
Lactarius
rousku


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

607 visits

Kun karota lakto

Kun karota lakto
Finnoj amas laktofungojn, eĉ tiajn kun akre amara gusto, kiujn ili boligas en multa akvo por mildigi la guston. Jen ekzempleroj de karotsuka laktofungo, kiu verŝas oranĝkoloran lakton, se oni ĝin tranĉas aŭ alimaniere difektas. Rompitaj surfacoj iom post iom verdiĝas. Ĉi tiu fungo ne bezonas mildigon en bolanta akvo, oni povas ĝin simple friti aŭ meti en supon.

Plej ofte, bedaŭrinde, ĉi tiujn bongustajn fungojn trovas ankaŭ fungokuloj, kiuj tie demetas siajn ovojn, kaj la fungo rapide pleniĝas je larvetoj. Nun ni bonŝance trovis preskaŭ nur seninsektajn ekzemplerojn, kiujn ni hejme uzis por kuiri bonan supon.

Ĉi tiu fungospeco estas Lactarius deterrimus (la “picea karotlaktulo” mi nomus ĝin), iom alia ol Lactarius deliciosus, kiun PIV nomas karotsuka laktofungo, sed la diferencoj estas subtilaj. La ĉefa videbla diferenco, laŭ mi, estas tio, ke al ĉi tiu speco mankas kavetaj makuloj sur la trunketo.

Eĉ nun, mi ne estas absolute certa pri ĝusta determino de la fungo. Gvidlibroj pri fungoj multe evoluis dum la jaroj. Amasiĝis novaj, pli precizaj scioj pri fungospecoj. Iam detalaj priskriboj, ekz. pri koloroj de ĉi tiuj du kaj de ilia suko, estas diferencaj en diversaj fontoj.

Comments