La flavaj makuloj ete videblaj subherbe estas flavaj kantareloj, Cantharellus cibarius, tre ŝatataj manĝofungoj. Oni nomis ilin esperante ankaŭ ovofungoj, kaj en aliaj lingvoj mi trovis esprimojn kiel abrikot-fungo (japana) aŭ kok-fungo (estona) aŭ koko-kresto (nederlanda).
Iuloke ovofungoj estas alloge videblaj, sed ĉi tie ili kaŝas sin sub herbo. Proksime troviĝis pli multe da similaj kaŝemuloj. – Dekstre mia ĉefa armilo dum fungokolektado: tranĉilo kun broseto.
Send a message
Search for members


