Harri Laine Uploaded on September 25, 2008
by Harri Lainepro

Keyword tags

fungo
tatti
Boletus
boleto

More information

This doc is public
All rights reserved
  1. Taken on Sunday September 21st, 2008 at 15:59
  2. View all sizes
  3. Download the original file
  4. 319 visits

Bela boleto 


Kia bela boleto! Ĝuste ĉi tiaj, junaj tubofungoj de la manĝindaj specoj estas la plej ŝatataj. Oni diras, ke la unuaklasaj ekzempleroj aĝas nur du tagojn (ili kreskas rapide), tritagaj jam ne same bonas. Mi preskaŭ ne volis forŝiri la beluleton, sed tamen tion faris, nur por konstati, ke ĝi estis plenplena de larvoj kiuj jam formanĝis preskaŭ la tutan internon.

La helkolora reteca figuro sur la trunko estas tipa sur la bongustaj “noblaj boletoj”. Mi ne aŭdacas precizigi la biologian specon de la fotito. Verŝajne estas Boletus pinophilus, la pino-boleto. Estas pluraj specoj tre similaj kaj samvaloraj kiel la tradicia nobla boleto Boletus edulis, kaj praktika fungokolektanto apenaŭ eĉ volas distingi ilin.

Antaŭ ne tre longe, italo loĝanta en Finnlando havis la ideon eksporti noblajn boletojn al Italujo, kie oni laŭdire tre alte taksas ilin. Antaŭ tio ne okazis multa komerco kun ĉi tiuj arbaraj frandaĵoj; ĉefe la kolektantoj mem utiligis siajn trovaĵojn.

1 Comment / add your comment?

Manolopro says:
Kia belecoooo....!
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...