Harri Laine Uploaded on September 25, 2008
by Harri Lainepro

Keyword tags

fungo
kehnäsieni
Cortinarius caperatus

More information

This doc is public
All rights reserved
  1. Taken on Sunday September 21st, 2008 at 15:59
  2. View all sizes
  3. Download the original file
  4. 279 visits

Abundaj ĉi-jare 


Ĉi tiajn fungojn mi trovis abunde. Oni diras, ke ili estas bonaj manĝofungoj, sed mi mem estas ne certa, ĉu mi ŝatas ilin, ĉu ne. Mi kuiris ilin kun brasiko kaj muelita viando, surŝutite per fromaĝo, en forna bakujo.

Kiel nomi la fungon? Jam la scienca nomo estas problema, ĉar ĝi ŝanĝiĝadis dum jardekoj. Mi iam lernis, ke estas Rozites caperata, sed novaj DNA-studoj montris, ke ĝi apartenu al la kurtenfungoj kaj estu tial ree nomata Cortinarius caperatus, kiun nomon ĝi jam antaŭe havis. Nenian esperantan nomon mi trovis. En iuj lingvoj oni nomas ĝin “cigano”, sed tiaj homgento-rilataj nomoj estas problemaj. La finna nomo (kehnäsieni) signifas flok-fungo, kun arkaika vorto por floko. Ĉu la sulketa, ĉifita rando de la ĉapelo (pri tio aludas ankaŭ la latina caperatus) aŭ la perleca surfaco de la junaj fungoj sugestus nomon?

Se stabiliĝos kaj vaste ekuziĝos la scienca genronomo Cortinarius kaj ankaŭ finne oni ŝovos ĝin en la grupon seitikki, ni eble pli suspekteme rigardos ĝin, ĉar en tiu specaro troviĝas kelkaj el la plej venenaj fungoj troveblaj en Finnlando.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...