Harri Laine

Harri Laine

Posted on 09/25/2008


Photo taken on September 21, 2008


See also...


Keywords

alko
subpasejo
alikulku
hirviaita


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

668 visits

Sub ekspresa vojo

Sub ekspresa vojo
Ek al aliloka arbaro! Nun mi komencas la marŝadon ĉe vojeto fermita per bartrabo, sed mi simple ĉirkaŭiras ĝin kaj baldaŭ venas al tunela pasejo, kiu kondukas min sub ekspresa aŭtovojo. La tubego estas sufiĉe granda por aŭto. Ĉe la randoj de la granda vojo, ambaŭflanke, estas starigita barilo el ŝtala reto. Ĝi estas t.n. alkobarilo, por malhelpi alkojn kaj cervojn kuri sur la vojon. Mi esperas ke la bestoj komprenas utiligi la tunelon por atingi la alian flankon. – Alkobariloj estas utilaj sed ne ĉiopovaj. Iam okazas, ke alko tamen trovas alirejon kaj kuras sur la vojon. Tie ĝi estas des pli danĝera por la rapidaj aŭtoj, ĉar ĝi ne facile trovas elirejon.

Comments