Harri Laine

Harri Laine

Posted on 09/25/2008


Photo taken on September 21, 2008


See also...


Keywords

muŝo
cervomuŝo
insekto
hirvikärpänen


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

668 visits

Postrikoltaĵo

Postrikoltaĵo
Veninte hejmen mi sentas, ke jukas mia kapo. Ĉu iu tiklas kaj moviĝas tie? Ho jes, jen cervomuŝo. Ĝi volis trafi alkon, aŭ eble cervon, sed ĝi ne estas tre distingo-kapabla. Ĝi nur celas ion varman kaj moviĝantan kaj tiel povas trafi homon.

Plej ofte cervomuŝo, kiu flugis sur homon, nur rampas en la vestaĵoj aŭ hararoj kaj povas malplaĉe tikli. Sed ĝi tamen iam ankaŭ pikas kaj iom gustumas la sangon. Ĉar homa sango ne taŭgas por ĝi, okazas vera insekta tragedio: Trovinte varmasangan beston, sidante meze de ties haroj, ĝi instinkte forfaligas la flugilojn. Same ĝi faras trafinte homon. Post tio ĝi jam ne kapablas forflugi por trovi pli konvenan sangodonanton. Forĵeti la flugilojn estas utila ago, kiam la muŝo troviĝas en felo de ĝusta besto: ĝi neniam plu bezonos flugi, ĉar la tutan reston de sia vivo ĝi pasigos sur ties harplena haŭto, kaj flugiloj nur malfaciligus moviĝadon en la vilo. Sed, se ĝi elektis malĝustan beston, ekzemple homon, ĝi estas simple kondamnita morti, ĉu je malsato, ĉu je ies kruelaj manoj.

Cervomuŝo, Lipoptena cervi, apartenas al t.n. pediko-muŝoj. Ĝi vivas en mezvarmaj partoj de Eŭropo kaj Azio (laŭdire homo enkondukis ĝin ankaŭ en nordan Amerikon). Ĝi alvenis Finnlandon antaŭ pli ol 40 jaroj, de la sudoriento, kaj iom post iom disvastigis sian teritorion al la tuta lando. Ĝi estas pli ĝenaĵo ol danĝeraĵo kaj troviĝas iam abunde en arbaroj kie vivas alkoj kaj cervoj. Mi fotis ĝin nur post kiam ĝi forĵetis siajn flugilojn. Por foto pri flugilhava cervomuŝo, vidu ekz, en Vikipedia artikolo

Comments
Pietari Virtanen
Pietari Virtanen
En nia somerdometo, en Kuopio, antaŭ du jaroj, troviĝis tre multe da jenaj insektoj. Sed je nia miro la antaŭan kaj la pasintan someron da ili troviĝis multe pli malmulte. Eble ni baldaŭ devos leĝe protekti ilin pro la rareco... Nu, fakte dirite, ili estas tre naŭzaj bestetoj, kvankam oni ŝajne sukcesas alkutimiĝi al ili. Kaj ili ne plu malaperos, faru ni kion ajn...
8 years ago.