Harri Laine

Harri Laine

Posted on 08/18/2008


Photo taken on July 30, 2008


See also...


Keywords

hirundo
törmäpääsky
parikkala


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

562 visits

Venas la kruela mastro

Venas la kruela mastro
Aŭdeblas bruo de alvenanta kamiono kaj baldaŭ muĝe startas ankaŭ ŝoveltraktoro. Tiu sin puŝas sub la sablokrutaĵon, ĝia ŝovelilo mordege glutas kubmetrojn da sablo, kaj per rapida manovro la ŝoforo ŝutas la amason en la ŝarĝujon de la kamiono. Mi vidas sabloblokojn fali de sur la supro, kie ankoraŭ videblas truoj de hirundoj, eble jam duone ruinaj. Se la laboro daŭros, la maldekstra flanko ankoraŭ eltenas kelkajn tagojn ĝis la disfalo de la nestoj.

Comments
Grizalupo
Grizalupo
En Hungarip estas malpermesita ruinigi la nestojn dum la birdoj nestas ene.
8 years ago.
Harri Laine has replied to Grizalupo
Ankaŭ nia leĝo diras simile. Mi faris la foton de malproksime kaj ne povis detale kontroli, ĉu ankoraŭ restas idoj en la nestoj. Mi tamen vidis svarmon da hirundoj ĉirkaŭflugi la lokon (pro la distanco ne estas absolute certe, ke estis bordohirundoj). Estis la 30-a de julio, tago proksima al la fino de la nesta sezono kaj nur parto de bordohirundoj havas (jam duan) idaron en julio. Do mi, nur okaza preterpasanto, ne povis esti certa pri birda tragedio, sed volis dokumenti la aferon. – Okaze de juĝa afero kontraŭ nesto-ruiniginto, la juĝejo povas krom puni (estus verŝajne monpuno) ankaŭ konfiski profiton krime akiritan kaj igi la detruinton pagi al la ŝtato la valoron de la pereintaj birdoj. Por unu bordohirundo la valoro estas difinita je 50 eŭroj. La leĝo pri medi-protekto havas ankaŭ paragrafon, laŭ kiu tamen ekz. konstrulaboro povas esti permesita, sed mi dubas, ĉu ĉi tia fosado por akiri konstrumaterialon povas esti konsiderata konstrulaboro.
8 years ago.