Harri Laine

Harri Laine

Posted on 08/07/2008


Photo taken on July 29, 2008


See also...


Keywords

rekkajono
kamionoj
vico de aŭtoj


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

853 visits

Aŭtoj sur aŭtoj post aŭtoj

Aŭtoj sur aŭtoj post aŭtoj
Preskaŭ senfina vico da kamionoj atendas vojrande por landlimaj formalaĵoj. Ili portas aŭtojn de Finnlandaj havenoj al Rusujo. Ĉi tiu bildo estas farita la 29-an de julio 2008 sur vojo numero 6 inter Lappeenranta kaj Imatra. La plej longaj tiaj vicoj, iam kelkdek kilometrojn longaj, okazas pli sude, sur la vojo 7 (E18) al la limtranspasejo Vaalimaa-Torfjanovka. – Preskaŭ realtempa informo pri la situacio de allima trafiko sur la vojoj de sudorienta Finnlando troviĝas sur tiucela paĝo de la Centra Administrejo de Vojoj en Finnlando. Tiupaĝe, vojoj kun kamionvico estas ruĝe markitaj sur la mapo. Sub la mapo estas tabelo pri viclongoj dum la antaŭa semajno.

Comments
Vjaĉeslav Slavik Ivanov
Vjaĉeslav Slavik Iva…
Oni havas aŭtobumon en Rusio nun, parte pro la relative nova ebleco preni kreditojn por aĉeti aŭtojn, parte pro tio ke antaŭe aĉetitaj en la 90-aj aŭtoj venas nun al fino de sia vivociklo. Tio kaŭzas cetere grandajn trafikajn problemojn en la lando.
9 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Komento aldonita 8.12.2008. Ekde oktobro 2008 rapide malkreskis la transportado de aŭtoj tra Finnlando al Rusujo, verŝajne pro la ĝenerale nefavora situacio ekonomia. Komionoj ne plu tiom amasiĝas sur la vojoj, sed anstataŭe staras vicegoj da aŭtoj en la havenoj de Hanko kaj Kotka. La suma eksporto de aŭtoj ja estos pli granda ĉi-jare ol en 2007, kvankam la monata nombro de transportataj aŭtoj nun jarfine estas jam nur duono de la pasintjara.
8 years ago.