”Profesora diplomo” de la fondinto de UEA. La dokumento havas trajtojn de diplomo pri lernoatingoj kaj de manifesto pri kredo. Hector Hodler montris, interalie, “sian komprenon pri la rolo de la lingvo internacia de Dro Zamenhof, uzata kiel helpa interkomprenilo inter la diverslingvaj nacioj de la mondo, kreskanta kaj evolucianta tute nature laŭ simila maniero kiel la ceteraj vivantaj lingvoj, kaj posedanta kiel oficialan reguligan aŭtoritaton nur la Lingvan Komitaton kaj la Akademion de Esperanto. ”
Ĉu iu povas nomi la subskribintojn (pligrandigu la bildon ĉi tie) aŭ konas la Internacian Instituton de Esperanto? – La lasta subskribo klare estas Edmond Privat, sed pri la unua mi ne estas certa, ŝajnas esti io simila al Fr. Flechy. La meza, sub la stampo, tre aspektas “Sekretario”, sed ĉu iu subskribus tiel?
Send a message
Search for members


