Harri Laine

Harri Laine

Posted on 07/28/2008


Photo taken on July 25, 2008


See also...

UK Roterdamo 2008 UK Roterdamo 2008



Keywords

universala kongreso
UK


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

Photo replaced on August  3, 2008
1 168 visits

Einstein ja malpravas

Einstein ja malpravas
Sur unu kongreseja anonctabulo pendis multobligaĵo kun ĉ. 10 densaj paĝoj da teksto. Ŝajnas nerefutebla pruvo (aŭ eble nur enhavtabelo de pruvo) pri fundamentaj eraroj en la relativecaj teorioj. Io por profunda studo?

Comments
Lars Sözüer
Lars Sözüer
Antaŭ ne tre longe mi aliĝis al la delegita reto kiel fakdelegito pri fiziko. Tiam mi ricevis tiun ĉi enhavtabelon kaj densege tajpitan leteron de tiu kompatindulo. Li petis min trovi eldonejon por lia manuskripto, kiu ampleksas laŭ li 700000 vortojn. (Tio estas pli ol centoblo de tiuj 10 paĝoj.) Jam el la enhavtabelo eblas konkludi ke ĉio ĉi estas absoluta rubaĵo...
Alian leteron pro mia delegiteco mi neniam ricevis.
10 years ago.
Harri Laine has replied to Lars Sözüer
Gratulon pro via delegitiĝo kaj bonan karieron en tiu posteno! – Jes, mi renkontis ĉi-specajn tekstojn ankaŭ en aliaj lingvoj (ekzemplo el la finna ). Ili ne estas amuzaj, ĉar ili ne estas parodioj, sed serioza rubo. Ja eblas ankaŭ parodii diversajn sciencojn (aŭ blagi je la kosto de sciencoj, eĉ kun seriozaj celoj, vi certe konas sinjoron Alan Sokal), kaj eblas tion fari ankaŭ ege amuze.

Al fizikisto ja eblas rakonti pri matematikistoj; Se oni supozas, ke en ĉambro estas tri personoj kaj tamen tra la pordo elvenas kvin, matematikisto firme logike konkludas, ke nepre nun eniru du, por ke la ĉambro estu malplena.
10 years ago. Edited 10 years ago.