Harri Laine

Harri Laine

Posted on 07/28/2008


Photo taken on July 16, 2008



See also...


Keywords

Esperanto-urbo
Herzberg


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

677 visits

Rapidoreguligo?

Rapidoreguligo?
Kamionoj rajtas veturi pli rapide ol tankoj.

6 comments - The latest ones
Paŭl
Paŭl
Ĉu tio vere estas la signifo? Mi jam demandis plurajn germanojn, kaj neniu sciis la klarigon.
9 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Mi ne scias, sed tio estas la sola interpreto, kiun povis pensi unu litova amiko kaj mi. Mi fakte metis la bildon ĉi tien por ke iu plisciulo komentu. La vojo kondukas al ponto, evidente mallarĝa. Mi aldonis geoetikedon, por ke iu trovu la lokon kaj detale ekzamenu la situacion. La ŝildo aspektis paliĝinta kaj eble estas malnova.
9 years ago. Edited 9 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
En pli-malpli hazarda foliumado pri trafiksignoj mi trovis en la Germana Vikipedio paĝon pri armeaj ŝarĝoklasoj por veturiloj (Militärische Lastenklasse). Iom divenante, mi konkludas ke mia enigmo havas la respondon "por veturiloj kun radoj la maksimuma klaso estas 70, por raŭpohavaj nur 60". La klasoj indikas pezojn (tunoj) de la veturiloj, sed nur proksimume, kaj havas apartajn difinojn por veturiloj kun raŭpoj (tankoj ka.) kaj sen raŭpoj.

[Posta korekto: la ligilo ne funkciis. Mi provis korekti kaj esperas ke nun estas en ordo]
5 years ago. Edited 5 years ago.
Paŭl has replied to Harri Laine
Dankon pro la ligilo! Bone, nun mi komprenas la misterajn signojn kiujn mi vidas dise en Germanio!
5 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Mi komprenas ambaŭ ŝildojn kune jene:
- per (paca) kamiono al ĉielo;
- per tanko al infero.
La nombroj verŝajne indikas la proporciojn de klientoj al
respektivaj direktoj.
La ponto servas por selektado.
5 years ago.
Harri Laine has replied to Pierre Levy
Tre bone, Pierre. Tia ĉion brakumanta ("holisma") interpreto estas certe la plej trafa.

Alia foto pri la sama ŝildo montras pli bone la lokon (vojeton al ponto), pri kiu la signoj atentigas.
5 years ago.