Harri Laine

Harri Laine

Posted on 07/28/2008


Photo taken on July 12, 2008


See also...


Keywords

Esperanto-urbo
Herzberg


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

704 visits

Tradicia konstrutekniko

Tradicia konstrutekniko
En ĉi tiu muro oni klare vidas lignan skeleton de trabfaka domo. La interspacojn de la lignaj traboj, la fakojn, oni ŝtopas per argilo (eble kun aldonita pajlo por izoli varmon), brikoj aŭ alia materialo. Ĉi tiu muro ŝajnis nova (sur malnova fundamento) kaj la ŝtopaĵo aspektis betona aŭ eble nur la surfaco estis stukita per beton-simila mortero. La trabfaka konstrumaniero, kun ekstere videbla ligna skeleto, karakterizas malnovajn urbocentrojn, ankaŭ tiun de Herzberg. – Mi scias pri neniu trabfaka domo en Finnlando.

Comments