Harri Laine

Harri Laine

Posted on 03/12/2013


Photo taken on February 24, 2013



See also...


Keywords

1922
UK
kongresanoj


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

477 visits

Antaŭ la kongresejo

Antaŭ la kongresejo
Vilho Setälä, sekretario de la kongreso (meze en la bildo), parolas kun fraŭlino Cense ĉe la pordo de la kongresejo.

En la Kongresa Libro kaj aliaj dokumentoj la kongresejo estas nomata la Etata Domo. En tio la vorto "etato" signifis la sociajn grupojn, kiujn reprezentis deputitoj en la malnovmoda kvarĉambra (kvar-etata) parlamento. En ĉi tiu domo antaŭe kunsidis reprezentantoj de la ne-nobelaj etatoj. La nobelaro havis sian propran palacon. (En PIV la vorto "etato" havas alian signifon. Laŭ la nuna PIVa vortuzo la kongresejo estus "Domo de la Statoj" – Finne Säätytalo, Svede Ständerhuset.)

Estus interese scii la nomon de la viro maldekstre. Mi supozas, ke estas Finno, kiu portas en sia mano ĉapon de studento de la Teknika Universitato (vidu bildojn en la Finna Vikipedio. )

Comments