Harri Laine

Harri Laine

Posted on 12/14/2012


Photo taken on December 14, 2012


See also...


Keywords

tombo
Valamo
monaĥo
Akaki


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

521 visits

110-jarulo

110-jarulo
"Akaki, monaĥo de Petsamo, 17.10.1873–30.1.1984, restis en monaĥejo 86 jarojn"

Je sia morto, Akaki estis la plej maljuna loĝanto de la Nordlandoj (Finnlando, Svedujo, Norvegujo, Danujo, Islando).

En 1980, la lerneja administrejo en Heinävesi, kie situas la nuna monaĥejo Valamo, sendis al Akaki admonon enskribiĝi en elementan lernejon. Tian fuŝon pri jaroj tiutempe povis fari komputiloj, kiuj entenis la jarnumerojn kun nur du ciferoj. La situacio verŝajne efektive ripariĝis nur en la nova jarmilo, pro la granda bruo farita pri la t.n. Y2K-problemo.

Pri la provo relernejanigi Patron Akaki rakontas ankaŭ retpaĝo de la monaĥejo. La monaĥejo Petsamo, menciita sur la tomba kruco, situis en loko kiu estis en 1944 cedita al Sovetunio (nun en Rusujo, proksime al la Norvega landlimo). La monaĥoj de tie transloĝıĝis al alia parto de Finnlando.

Comments
Siv Burell
Siv Burell
Amuza kaj interesa historio!
4 years ago.