|
Harri Laine's gallerypro
|
Launch the slideshow |
Ŝavaĵo
La irlanda verkisto George Bernard Shaw testamentis monon por krei pli bonan skribon por la angla lingvo. Post lia morto, la komisiitoj aranĝis konkurson pri reformita skribo kaj fine publikigis unu teatraĵon de Shaw en du-skriba eldono. Ĉi tio estas la…
|
Harri & studejo
Fotis István Mórocz
|
István, Jorma kaj lernantoj
Instruisto István Mórocz kaj lernejestro Jorma Ahomäki (maldekstre en la foto) kun lernantoj 11–12-jaraj en la popollernejo de Rauvola, apud Turku, en sudokcidenta Finnlando. Bildo el la jaro 1961. – István instruis Esperanton en alia lernejo (en Somero)…
|
István kaj Marjo
Instruisto kaj disĉiplino, revido post jaroj. (István Mórocz kaj Marjo Laine)
|
Amasmurdo, 2
”Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto” (PE). – Tuj post halto mi jam vidis ĉi tiun muŝon sidiĝi ĉe la preta tablo. Bona plado da lekinda kaj suĉinda proteino. Sed memoru, kara muŝo, ke “de tro da pano venas malsano”.
|
Amasmurdo, 1
“En amaso eĉ morto estas pli gaja” (Proverbaro Esperanta) – Detalo el la antaŭo de de mia aŭto post 1000-kilometra veturo en Finnlando. Ŝajnas, ke plejmulto de la kuloj estis bone manĝintaj, ĉar videblas tiom da freŝa ruĝo. Ĉu restoj el homa kaj alia mamu…
|
Stranga ŝtormo, 1
Feriante en meza Finnlando, mi subite rimarkis en apudvoja arbaro ie-tie amasojn de renversitaj arboj. La trunkoj estis dise falintaj sur areo de eble hektaro, eble kelkaj hektaroj. Tiajn areojn mi vidis kelkajn, kaj ili ŝajnis apartaj, kun distancoj de c…
|
Stranga ŝtormo, 2
Tre kurioze, iuj arboj ankoraŭ staris kiel duonaj trunkoj, nur la suproj estis kvazaŭ forblovitaj. Ĉie plena malordo.
En Finnlando ne okazas katastrofaj uraganoj de tropika tipo, sed iam fortaj kirloventegoj detruas arbaron ne amplekse. Ĉi tio ne ŝajnis…
|
Kantocigno
Du kantocignoj (Cygnus cygnus). Mi rapide fotis ilin tra aŭta fenestro, sur lageto en sudorienta Finnlando. Mia simpla fotilo ne estis la plej taŭga ilo por tia situacio, foti birdojn de iom longa distanco. – Troviĝas multaj fotoj pri cigno en ipernity. I…
|
Surmure
Bildojn pri ĉi tiu dom-muro mi vidis multajn, ankaŭ ĉi tie en Ipernity, sed plej ofte ili nur detale montras pentraĵojn. Nu jes, fakte indas montri la pentraĵojn, ĉar ili estas ĝuinda kreaĵo, sed jen la tuta muro. (ul. Ludwika Zamenhofa 26, Białystok)
|
Numero Unu
Synnöve Mynttinen, kongresano numero 1 en Bjalistoko, mienas decideme antaŭ la lasta ero de la aŭkcio. Ne estis malfacile antaŭdiri, kiu akiros la vendotaĵon. Kaj tiel okazis: ŝi estos Numero Unu ankaŭ en Kubo.
|
Nun atentu, gesinjoroj!
La antaŭlastan aŭkciaĵon ni vidis jam en Roterdamo , sed tie Tonkin rifuzis vendi ĝin por la proponitaj 500 eŭroj. En Bjalistoko estis jam pli ol unu interesato, kaj ĉi-foje la pola eldono de la Unua Libro estis vendita por 3400 zlotoj (preskaŭ 850 eŭroj)…
|
Je la kukolo, ili estas eĉ du!
Pli detala ekzameno montris, ke sur la vendotablo estis ne nur unu sed eĉ du ĉapeloj de la Krokodilulo (NB, senco ne kongresĵargona).
|
Ĉu tie? Ne, tie ĉi!
Michela kaj Humphrey ambaŭ vidas proponon por pli alta prezo.
|
Ĉio okazu laŭstatute
Osmo klarigas la proceduron kaj regularon de la komenciĝonta aŭkcio. Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin koncentriĝas antaŭ la mansvinga batalo pri movadaj valoraĵoj..
|
Masaĝon por streĉitaj ŝultroj
La publiko serĉas por si bonajn sidlokojn en la salono Lapenna, antaŭ la aŭkcio. Elektro vibras en la aero, kiam la samideanaro kalkulas siajn lastajn zlotojn kaj rigardas suspekte eventualajn konkurantojn. Unu feliĉulo eĉ sukcesis havi siajn muskolojn ma…
|
Ĉu vendi, ĉu aĉeti?
Osmo Buller evidente cerbumas, ĉu li mem povus aĉeti la aŭkciatan ĉapelon kun pendantaj ŝnur-aldonaĵoj ĉirkaŭ la rando. Eble iam posedis ĝin Krokodilo-Dundee. Tia ĉapelo povus esti taŭga akcesoraĵo por la ofica uniformo de ĝenerala direktoro de UEA, pozi…
|
Estos aŭkcio, rapidu!
La kongresa aŭkcio baldaŭ komenciĝos kaj okazos sub la lerta gvido de Humphery Tonkin. Aĉetontoj havas malmulte da tempo por konatiĝi kun la vendataj varoj.
|
← previous 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 … 39 next →
Thumbnails • Medium • Large
Latest docs of Harri Laine
–
Photos
|
Audios
|
Videos
|
All the docs