See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 057 visits

Kun sxi vi neniam tedas :-)

Kun sxi vi neniam tedas :-)

10 comments - The latest ones
 Karlo Batalanto
Karlo Batalanto
Ĉu vi kaj Wiola?! Hmmmm... vere paradiza situacio. Belega subĉiela pejzaĝo, konfortaj litoj kaj tiel belega ina ĉeestantaro... kio pli bonas ol tio???
11 years ago.
Hanka
has replied to Karlo Batalanto
Jes, mi kaj ŝi ;-) dankon Karlo sed kial vi ne venas??? :-)))
11 years ago.
Karlo Batalanto
has replied to Hanka
Ha ha ha ha... kia nerezistebla invito!!!!!! Sed se mi enDuaviviĝos mi certe tre malofte aperus, kvankam ĝi havas multajn bonegajn profitentaĵojn. Bedaŭrinde la ege laboriga fakultata kurso postulas de mi pli kaj pli, tiamaniere ke mi havas tre malmulte da tempo, eĉ semajnfine... parte kulpas mia perfektemo. Sed tio igas min tre korsopira pri miaj karegaj geamikoj de aliaj landoj... speciale miaj agrablegaj karaj polinoj (eble ĉarmeco estas tradicia karaktero de virinoj en Pollando, ĉu?)... ;-)
11 years ago.
Hanka
has replied to Karlo Batalanto
Perfekta amiko, bv. trovi iomete da tempo por senpage renkonti viajn amikinojn en virtuala mondo :-) Certe plaĉos al vi tie kaj vi povos malstreĉiĝi kaj ludi iomete dum la paŭzo de viaj ĉiutagaj devoj :-)
11 years ago.
 Laslo Kovacs
Laslo Kovacs
Jes, Karlo. Polinoj esras ĉarmegaj!!!
11 years ago.
 Hanka
Hanka
:-))
11 years ago.
 Karlo Batalanto
Karlo Batalanto
Ho... Ipernity forgesis averti min pri tio ke vi respondis mian komenton.
Nu, mi rimarkas ke la bela polina duopo per sia dolĉa amikeco povas konvinki iun pri ĉio, he he he ... kaj mi vidas ke malatenti inviton vian estas stulta ago. Jen, mi profitos la unuan oportunecon por esplori kiel Dua Vivo funkcias (mi ne havas eĉ ideon pri tio)... sed mi devas zorgi pri tio ke kiam mi renkontos miajn perfektajn amikinojn, certe mi ne plu deziros elduaviviĝi :-(
11 years ago.
Hanka
has replied to Karlo Batalanto
Karlo, ĉu vi jam provis?
11 years ago.
Karlo Batalanto
has replied to Espe ЄЭ
Jes. Komence mi provis per "Mainland.Brasil" (la enirejo por brazilanoj) kaj ne sukcesis. Poste mi sciis la kialon: Antaŭ kelkaj tagoj la entrepreno Kaizen Games (kiu oficiale enBraziligis DV-n) interrompis tiun aktivaĵon kaj oni distrumpetis: "Second Life malfermis la pordojn en Brazilo"!!!
Sed poste mi sciis ke DV ne malfermis la pordojn en Brazilo, sed oni devas eniri ĝin per usonana (kaj evidente anglalingva) servilo.
Nu, anglalingva DV malfaciligus al mi, sed en alia tago (ĉar ne eblas forgesi la neforgeseblajn polinojn) mi legis ke post la enDViĝo oni ankoraŭ povas uzi ĝin portugale.
Mi ankoraŭ devas scii ĉu mia komputilo elportas DV-n. Nuntempe ĝi estas tiel rapida kiel testudo suferanta kramfon de la kruroj.
En la lastaj tagoj mi strebas nur spektadi en Youtube videojn por instruado pri DVuzado, ĉar mi eniris denove en la ekzamenperiodo. Tiu periodo estas tre ŝargiga kaj sendormiga. Kiam ĝi finos mi koncentriĝos por angle enDViĝi.
Kaj rimarku ke nur por TREEEEEEEGE specialaj amikinoj mi senhezite faros tion ;-)
11 years ago.
Hanka
has replied to Karlo Batalanto
Kara amiko, kordankon , ke vi multe klopodis :-) Tamen nun viaj ekzamenoj estas la plej gravaj, poste ni ludos kaj amuzos kune en Dua Vivo ... Esperantino kaj Mirabelinka tre volonte gvidos vin tie kaj montros ĉiujn E-lokojn. Ĝis la revido en DV !!! Kaj en RV sukcesojn en via ekzaminperiodo :-)))
11 years ago.

Sign-in to write a comment.