A Giridhar RAO

A Giridhar RAO

Posted on 11/21/2007


Photo taken on December 26, 2006



See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

3 068 visits

Rahel inter Rekha kaj mi

Rahel inter Rekha kaj mi

Elbertinum has particularly liked this photo


15 comments - The latest ones
Lars Sözüer
Lars Sözüer
Mi ĝojas konatiĝi kun via familio kiel tuto, amiko!
10 years ago.
Angelic Cante has replied to Lars Sözüer
Mi ankaŭ !
9 years ago.
Reto
Reto
saluton al la tuta familio!
10 years ago.
Jomo Ipfelkofer
Jomo Ipfelkofer
"Rahel" estas malnova hebrea nomo. Placxas al mi tiu nomo. Mi mem nomigxas Josef, kiel tiu longe atendata filo de Jakob kun favorata edzino Rahel. Mia filino nomigxas Hannah, hebrea vorto por cxarmo. Ankaux via filino aspektas cxarma. Transdonu miajn salutojn al via familio.
10 years ago.
Roland Platteau
Roland Platteau
Vere bela foto!
9 years ago.
Mimi
Mimi
bela familio! la filino brilas!
9 years ago.
Zmitro Lapcionak
Zmitro Lapcionak
saluton, estimata giridhar, la multjara E-amiko.
ombran tagon al vi el pluveta Belarusujo
9 years ago.
Erzsébet Tuboly
Erzsébet Tuboly
Kun brilantaj okuloj vi simple estas belegaj :-)
9 years ago.
Joan Inglada
Joan Inglada
Saluton Giri, saluton juna frato! Ja vi pravis kiam vi parolis pri la beleco de via filineto. Tamen mi devas riproĉi al vi ke vi ne parolis pri la beleco de via edzino ;).
Ĉu vi memoras ke ni parolis pri tio kion mi diris al mia edzino: "Tio estas sekreto inter vi kaj mi" kaj subite venis al mia kapo poemo de Robindranath Tagore, pri kiu tiumomente mi ne kapablis eĉ la titolon memori. Jen do ĵus mi trovis ĝin kiun mi kopias por via edzino kaj vi:

KIEL KANTO

Manoj kroĉiĝas en manoj kaj okuloj sopiras al okuloj: Tiel komenciĝas la historio de niaj koroj.
Estas lunhela nokto en marto; La dolĉa odoro de rozo estas en la aero; Mia fluto kuŝas nependata sur la tero, kaj via girlando de floroj estas nefinita.
Tiu ĉi amo inter vi kaj mi estas simpla kiel kanto.

Via safrankolora vualo faras miajn okulojn ebriaj.
La jasmenkrono, kiun vi plektis por mi penetras en mian koron kiel laŭdo.
Estas ludo de donaco kaj rifuzado, senvualigado kaj rekaŝado; Iom da rideto kaj iom da timemo kaj kelkaj dolĉaj senutilaj bataloj.
Tiu ĉi amo inter vi kaj mi estas simpla kiel kanto.

Neniu mistero trans la nuno; Neniu penado por la neeblo; Neniu ombro post la ĉarmo; Neniu palpado en la profundo de l' mallumo.
Tiu ĉi amo inter vi kaj mi estas simpla kiel kanto.

Ni ne vagas el ĉiuj vortoj en la ĉiaman silenton; Ni ne levas niajn manojn en la malpleno por aĵoj trans espero.
Sufiĉas al mi kion ni donas kaj ricevas.
Ni ne elpremegis la ĝojon ĝis la ekstremo por ĉerpi de ĝi la vinon de sufero.
Tiu ĉi amo inter vi kaj mi estas simpla kiel kanto.

--trad. Valter Lipmen

Bonan revenon ĉe vi kaj ne forgesu nin!
Via maljuna esperanta frato de la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto,
Joan Inglada
8 years ago.
Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
Bela familio! Multe da ĝojo kaj lumplenan historion ĝi havu. :-)
8 years ago.
Neuza Brienze
Neuza Brienze
Gratulojn! Bela familio estas la via.
8 years ago.
MIKELO (Michel Dereyger)
MIKELO (Michel Derey…
Amikan saluton al ciuj vi!!! Belega familio!!!
7 years ago.
Maria Mickle
Maria Mickle
saluton bela k ĝoja familio !
7 years ago.
Henjo
Henjo
Via familio belegas. Gratulojn!
6 years ago.
Elbertinum
Elbertinum
Nun ni havas 2017 - kaj ankoraux mi deziras al vi kaj al via familio sanon sukceson kaj felicxon :-)
5 months ago.