Gerardo

Gerardo

Posted on 01/08/2008


Photo taken on January  8, 2008


See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 894 visits

Gerardo's photos

Kultura Centro Esperantista Kastelo Grésillon [Grezijono]

MIKELO (Michel Dereyger) has particularly liked this photo


13 comments - The latest ones
Gerardo
Gerardo
Kiel mi jam diris, mi ne vizitis la kastelon de multaj jaroj. Por mi estis la loko kie konfirmigxis mia esperantisteco kaj kie mi renkontis du cxarmajn provencajn esperantistinojn kun kiuj mi ankoraux korespondas de tempo al tempo.. Agrabla momento.. Mi ne tro atentis pri la kvalito de la vino des pli ke mi ne logxas kiel Daniel en la plej altkvalita vina regiono en Francio..
9 years ago.
Jakvo
Jakvo
Ola ola,
La regiono Saumur je kiu Kastelo proksimas estas bonega vina regiono. La vinoj de Saumur, ĝis Chinon estas de bonega kvalito je akceptebla prezo. Plej grava, la vinberoj kreskas malproksima de aŭtoŝosejoj kion ni ne povas diri de la Bourgondiaj vinoj. Por mi grava aldono al sana vivo.
9 years ago.
dann has replied to Jakvo
Jakvo, vi pravas ... kaj plie, vi scias ke mia familio ne estas francdevena : ili do ne transdonis al mi la kulturon de la vino ... tamen, mi estas sufiĉe franca por certi pri la fakto ke la vino trinkita en Grezijono ĝenerale ne estas tre bongusta ... kvankam Grezijono lokiĝas en regiono kie estas tre bonaj vinoj ... oni povas esperi ke baldaŭ, en Grezijono, estos proponata pli bongustan vinon ... sed fine, tute ne gravas tio, ĉar la etoso en Grezijono estas bonega kaj amikema : pli ol la kvalito de la vino, tio gravas !!!!!
9 years ago.
Gerardo has replied to dann
Eble ili servis vinon "el la Euxropa komunumo" ?
9 years ago.
dann has replied to Gerardo
Gerardo, eĉ en Burgonjo, ili kapablas produkti malbongustan vinon ! Tio dependas iom de la tereno, iom de la vinisto ... kaj eksterlande, oni trinkas tre bonajn vinojn ... en Hungario, Tokai estas delico ... en Izraelo, iuj vinoj el Karmelo, ĉu el Golano estas pli bongustaj el kelkaj bordozaj kasteloj !!!!
9 years ago.
Lars Sözüer
Lars Sözüer
Mi partoprenos ĉi somere en REF en Greziljono kaj poste raportos pri la manĝoj. Antaŭ kvin jaroj ankoraŭ ne validis (aŭ oni ne obeis pri) la regulo ke oni ne rajtas tie kuiri por la gastoj; do ni havis libervolajn kuiristojn kaj la manĝoj estis bonaj.
9 years ago.
Lars Sözüer
Lars Sözüer
Saluton Gerardo, mi ŝatas vian dokumenton kaj mi estus tre kontenta, se vi pretus aldoni ĝin al mia grupo Kastelo Grezijono.
9 years ago.
Gerardo
Gerardo
Fakte, tiun foton mi ĉerpis ĉe la ret paĝo de la kastelo..Mi ne konservis mian kolekton da arĝentaj fotoj el la epoko kiam mi vizitis la kastelon.. en 1976
Tamen mi gardis notojn pri la dua grada kurso kiun mi povis profiti tie. Jen eltiraĵo:

www.ipernity.com/blog/gerardo-lieblang/90788
8 years ago.
Lars Sözüer has replied to Gerardo
Dankon pro la bildo kaj la interesa raporto!
8 years ago.
Luigia Oberrauch
Luigia Oberrauch
En la kastelo certe oni povas ankau trinki tre bongustan pomvinon. Mi shategis ghin, kiam mi estis gasto en la Grezijono.
Dankon pro la bildoj. Ili vekis en mi deziron denove viziti la domon de la francaj gesamideanoj.
Luigia Oberrauch Madella, Parma, Italio
8 years ago.
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)…
Ŝajnas, ke la unua komento malaperis.
Ĵus reveninte el Grezillon, mi konsentas, ke la vinon oni povus aĉeti je alia produktanto, ĉar tiu, kiun oni povas aĉeti por la manĝoj, estas ne tre bona...
Pri la manĝoj, ili estas laŭ mia opinio, tre "decaj" kaj sen mankoj. Sed oni konsciu, ke la kuirado en Grezillon devas obei tre malfacilajn leĝajn regulojn kiuj malfacile respekteblas nun, pro la na jam farita modernigo de la kuirejo... Certe tio ŝanĝos estonte... Se venos sufiĉe da homoj por vivigi la ejon, kaj ankaŭ por helpi en la kooperativo!
7 years ago.