Per Aarne Fritzon

Per Aarne Fritzon

Posted on 08/01/2009


Video filmed on the August  1, 2009


With...

Kim J: Henriksen

See also...

fotoj kaj filmoj de KEF 9 fotoj kaj filmoj de KEF 9



Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

2 422 visits

Börje Lund kantas en KEF 2009

Börje Lund kantas propran kantaĵon la 11-an de julio 2009 dum la Malferma Posttagmezo de la 9-a Kultura Esperanto-Festivalo en Helsingør, Danio. Filmis 8-jara Minna Fritzon.

Comments
Per Aarne Fritzon
Per Aarne Fritzon
Mia filino Minna vidis Kimon filmi diversajn prezentaĵojn dum KEF kaj per tiu ekzemplo inspiriĝis fari seriozan provon dokumenti parton de la recitalo, kiun faris la patro de ŝiaj amikoj Alice kaj Harry. Estas preskaŭ ĝene konstati, ke la sonkvalito de ŝia sufiĉe malmultekosta cifereca fotilo ne tiom malsuperas tiun de mia propra dv-kamerao ...

Min mem la prezento de Börje emociigis eĉ ĝis larmoj, ĉar liaj kantoj ĉiam tre tuŝis min kaj nun estis la unua fojo de post tre multaj jaroj ke mi povis aŭdi lin kanti vive. Espereble tio ĉi signifos lian definitivan revenon sur la scenejojn de Esperantujo! Li vere mankis al ni!

Börje-n mi cetere konas ekde la unua momento de mia unua Esperanto-lekciono en la aŭtuno de 1979 – ni ambaŭ lernis la lingvon en la sama kurso gvidata de Pelle Persson ĉe la Laborista Esperanto-Klubo en Stokholmo. Ĉi-oktobre ni do estos amikoj de plenaj 30 jaroj!
7 years ago.
KuboF Hromoslav
KuboF Hromoslav
Bonege. Ĉu estas teksto ie rete skribita? Ekzemple ĉe http://ikso.net/kantaro ĝi bonus...
7 years ago.
Maria Mickle
Maria Mickle
saluton, Börje ! mi aŭdis vin ludi k kanti en 1985, en Pollando , tiam ni ankaŭ fotiĝis (Persone)kun kelkaj aliaj.- bone denove vin aŭdi
4 years ago.