Monato 2016/01

La unua numero de Monato de la jaro 2016 (jam!) i.a. retrorigardas al 2015, unu el la plej malfacilaj jaroj por multaj, certe por la francoj. La jaro komenciĝis per la murdo de pluraj stabanoj de la revuo Charlie Hebdo en Parizo, kaj finiĝis per la amasmurdo de sin amuzantaj ĉefe junuloj en la sama urbo. Pierre Grollemund kune kun ni serĉas la kaŭzojn de tiu frenezo. 2015 estis ankaŭ la jaro en kiu dekmiloj fuĝis el sia lando por eskapi de tiu sama frenezo kaj serĉi sekurecon, precipe en Eŭropo. Franz-Georg…

Monato 2016/02


Monato 2016/03

La rifuĝantoj restas grava temo, ankaŭ en tiu ĉi marta numero de MONATO. Sed abundas aliaj aktualaj temoj: terorismo nun ankaŭ en Indonezio; la sankcioj kontraŭ Irano; putaj disputoj (!) en Aŭstrio; Kreskas mama kancero; Sensacia fosilio ... Kaj por iom distri vin nova novelo!

Monato 2016/04


Monato 2016/05

En la maja numero Paŭl Peeraerts donas sian vidpunkton pri la terorismaj atakoj en kaj ĉirkaŭ Bruselo. Hori Jasuo priskribas siajn zorgojn pri la japana socia sistemo: ĉiam pli da maljunuloj kun ĉiam malpli da mono por prizorgi ilin. Ĉu post jarcento kun konstruo de nubskrapantoj venos nun jarcento kun kreado de terskrapantoj, subteraj amasloĝejoj? Legu pri tio kaj pri multo alia en la scienca rubriko de Monato.

Monato 2016/06

La junia numero de Monato estas aparte bunta kun la rubrikoj El mia vidpunkto, Leteroj, Noticoj, Ekonomio, Scienco, Moderna vivo, Politiko, Diskoj, Eseoj ... Abonantoj povas preni ĝin de la kutima loko www.monato.net. Neabonantoj povas tie legi parton de la enhavo.

Monato 2016/07

18 artikoloj de 16 diverslandaj aŭtoroj, jen resume pri la julia numero de Monato. Ŝatantoj de humuro ĝuos la "vidpunkton" de ĉefredaktoro Paul Gubbins, interesiĝantoj pri politiko povos legi pri la pacparoladoj pri Sirio (artikolo de Evgeni Georgiev) kaj kiu ŝatas lingvojn certe ĝuos la artikolon de Garbhan MacAoidh pri la lingvo de la insulo Ĵerzejo. La ceteraj temoj? Legu mem!

Monato 2016/08-09

La duobla aŭgusta-septembra numero de MONATO donas ĉefan atenton al la forpaso de Paul Gubbins, ĝia ĉefredaktoro, i.a. per nekrologo de Stefan Maul, la antaŭa ĉefredaktoro. Aperas ankaŭ la lastaj tekstoj, kiujn Gubbins verkis, i.a. lia kortuŝa „Kara Eŭropo ...” en kiu li esprimas en sia konata sprita sed enhavplena maniero sian bedaŭron, ke liaj samlandanoj, aŭ almenaŭ iuj el ili, decidis forlasi la Eŭropan Union, kiun li tiel estimis kaj subtenis.

Monato 2016/10

Ankaŭ tiu ĉi numero de Monato, aperinta unu monaton post la forpaso de Paul Gubbins, ĝia ĉefredaktoro, ankoraŭ donas sufiĉan atenton al tiu trista okazaĵo. Aperas du pliaj nekrologoj, unu de Roberto Pigro kaj unu de Franz-Georg Rössler kaj pluraj priaj legantoleteroj. En la cetero de la revuo aperas sciencaj artikoloj, librorecenzoj, prilingvaj kontribuoj, allogaĵo turisma kaj multe pli.
11 items in total