Monato 2015/10

La ĉefa temo de la oktobra numero estas, apenaŭ povus esti alie, rifuĝantoj. Nia korespondanto Walter Klag el Vieno miksis sin inter la rifuĝantoj kaj raportas prie. Isikawa Takasi raportas pri la 5000, kiujn Japanio akceptis. Nia ĉina korespondanto informas pri eble ne tutmonde konata fakto, ke en Ĉinio Ŝanhajo akceptis dum la dua mondmilito pli ol 23000 rifuĝintojn el Eŭropo. Apud tiuj ĉi artikoloj 20 aliaj pri scienco, politiko, ekonomio kaj moderna vivo plenigas la paĝojn de tiu ĉi MONATO.

Monato 2015/11


Monato 2015/12

Parizo ne nur estas la urbo, kie lastatempe regis hororo kaj teroro, sed ankaŭ la loko, kie en decembro okazos kunsido de la Konferenco de la Partioj (COP21), en kiu ĉiuj landoj de la mondo devus akcepti pakton pri klimatŝanĝiĝo. Pri la graveco de tiu pakto informas nin Marco van Hulten en la decembra numero de MONATO. Similteme vi legos pri unu el la plej grandaj mediaj katastrofoj, kiu nuntempe estas okazanta en Indonezio kaj pri kiu la amaskomunikiloj apenaŭ raportis. Nu, "ĝui" tiujn tekstojn vi apenaŭ p…
12 items in total