Monato 2019/01

MONATO 2019



Monato 2019/01


Monato 2019/02


Monato 2019/03

Droneoj iĝas pli kaj pli popularaj, sed fojfoje ili ne plu estas stireblaj kaj povas iĝi danĝeraj. Kion fari? Jen bela tasko por agloj, kiuj rapide kaptas la droneojn kaj portas ilin teren. Kaj bona novaĵo por la kolektantoj de „La eta princo”: nun ĝi aperis en la sunda lingvo. Legu pri ĉio tio en la marta numero de MONATO. Krome vi trovos tie librorecenzojn, novelon, prilingvajn kaj sciencajn artikolojn kaj multe pli.

Monato 2019/04


Monato 2019/07

Pli kaj pli da homoj mortas dum sia laboro aŭ pro sia laboro en Japanio. Kial tio okazas? Legu la artikolon de nia korespondanto en Japanio ISIKAWA Takasi en la plej freŝa numero de MONATO.

Monato 2019/06


Monato 2019/0809

Unu el la ĉefaj temoj de la duobla numero de Monato estas la medio. Vi trovos i.a. raporton de la vizito de Greta Thunberg kaj Arnold Schwarzenegger al la internacia pintkonferenco pri klimato R20 en Vieno, kaj raporton pri la giganta rubeksporto, kiu timigas multajn. Krome aperas pluraj librorecenzoj, novelo de Julian Modest, politikaj kaj sciencaj artikoloj kaj multe pli.

Monato 2019/10

La titolpaĝo de la oktobra numero de MONATO jam iom rivelas ĝian enhavon: nia medio, politiko, moderna vivo ... Sed estas kompreneble multaj aliaj temoj: librorecenzoj, arto, scienco, lingvo ... Se vi estas abonanto vi eble jam legis aŭ almenaŭ trafoliumis la numeron. Se ne vi povas parte frandi la enhavon en www.monato.be . Agrablan legadon!

Monato 2019/11

La kovrilfoto de la novembra numero jam ilustras ĝian ĉefan artikolon: jure Unuiĝinta Reĝlando troviĝas tute en la marĉo. Ian Fantom donas al ni la detalojn. Krome vi trovos artikolon pri evento, kiu okazis precize antaŭ 30 jaroj kaj rekte kondukis al la sendependeco de la baltaj ŝtatoj. Kaj kompreneble estas la kutimaj rubrikoj Moderna Vivo, Hobio, Medio, Scienco, Literaturo, Recenzoj ktp.