Monato 2018/01

La plimulto inter vi ankoraŭ vivas en 2017, sed la Monato-skipo jam estas en la jaro 2018! Jen la januara numero kun la rubrikoj Politiko, Moderna Vivo, Scienco, Ekonomio, Lingvo, Hobio kaj Spirita Vivo

Monato 2018/02

En la januara numero de Monato vi povis legi, ke pli kaj pli Ĉinio malebligas la aliron al sociaj retejoj kiel Facebook kaj Twitter, sed ankaŭ al la enreta versio de Monato. En la nuna numero vi povas legi similan raporton el Pakistano. Dum longa tempo Facebook estis blokita. Nun ĝi realireblas, kondiĉe, ke oni publikigu nur proprajn fotojn kaj ne komentu pri politiko. Aliaj temoj el la nuna numero estas i.a.: „Samseksaj edziĝoj en Aŭstralio”, „Nuksoj kontraŭ kancero”, „Ekologio kaj konsumismo” kaj „La ukra…

Monato 2018/03

„Samseksemuloj ne estas en nia distriko, kaj se ili estas, ili prefere translokiĝu al Eŭropo”: proksimume tiele parolis antaŭ nelonge rusa politikisto. I.a. pri tiu eldiro Monato intervjuis aktiviston de alianco, kiu volas plibonigi la rilatojn inter malsamseksemuloj kaj gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj. En sia marta numero Monato krome provas esplori, kial en Usono estas tiom da masakroj kaj la konga korespondanto demandas sin, kial konganoj ne povas voĉdoni eksterlande per siaj biomet…

Monato 2018/04

La reĝoj kaj reĝinoj de Britio perdis sian politikan potencon antaŭ jarcentoj, sed la plimulto de la britoj ankoraŭ taksas ilin necesaĵo. Kial do? Tion pripensas Chris Lewis en la ĉefartikolo de la aprila numero de Monato. Aliaj temoj estas pli-malpli diveneblaj el la titolpaĝo: la 20an de majo ĉi-jare oni la unuan fojon tutmonde festos la tagon de la abelo; Titanic iom post iom malvualas siajn sekretojn; „Lula”, la plej konata brazila politikisto, restos en karcero dum 12 jaroj. Aliaj temoj? Legu la…

Monato 2018/05

Pro problemoj ĉe la retperanto de Monato ni nur nun afiŝas la kovrilon de la maja numero. Sed por la abonantoj ne estis prokrasto. La abonantoj de la bita eldono povis preni sian ekzempleron ekde la 15a de aprilo kaj al la „paperaj abonantoj” la revuoj survojas kiel kutime. Agrablan legadon!

Monato 2018/06

Kion la japanoj lernis el la katastrofo de Fukoŝimo? Kidnapi kaj peti liberigo-monon: jen nova „kutimo” en Kongo. Slovenio: malgranda lando kun granda memstareco. Kion faras forfikuloj? Vaflofabriko hejtas tutan kvartalon. Kantanta kverko ... Jen nur kelkaj en la temoj de la junia numero de MONATO, ĵus aperinta.

Monato 2018/07

Jen la plej freŝa numero de Monato. Ĉu vi ankoraŭ ne konas tiun ĉi revuon? Neniu problemo. Ni nun donas al vi la eblon ekkoni ĝin senpage dum 3 monatoj. Simple plenigu la formularon en www.esperanto.be/fel/mon/senpaga3.php kaj dum tri plenaj monatoj vi ricevos ĉiujn tekstojn (3-4 semajne) en vian leterkeston. Kaptu la okazon por pli bone ekkoni tiun ĉi unikan magazinon!

Monato 2018/08-09

La ĉarmulon, kiun vi vidas sur la frontpago de MONATO (la mezan, grandan, ne la supran) vi eble ne konas, sed li estis geniulo, kiu povis per la usona signolingvo konversacii kun la homoj. La supran ĉarmulon la francoj konsideras heroo, ĉar li helpis savi malgrandan infanon. Li dankas sian famon tamen al poŝtelefonoj, kiuj filmis lin. Kio estus okazinta, se neniu ĉeestintis por registri lian heroan aventuron? - La aliaj titoloj de la frontpaĝo montras strangan kontraston: Svislando apenaŭ havas senlaboruloj…

Monato 2018/10

Finfine nova registaro en Slovenio, Ĉu la brazila Trump venkos?, Nov-nazia organizaĵo malkovrita en Germanio ... Jen nur kelkaj titoloj el la rubriko Politiko de la oktobra MONATO. En tiu ĉi numero ni prezentas al vi ankaŭ la novan rubrikon Historio, kiun redaktos Trevor Steele. La malferma artikolo de la rubriko estas „Esperanto kaj Ruĝa Kruco”. Krom ĉio tio vi trovos la aliajn konatajn rubrikojn Recenzoj, Scienco, Lingvo, Moderna Vivo, El mia vidpunkto, kaj, kompreneble Leteroj de la legantoj. Ĝuu ĝin!
10 items in total