Antaŭ precize 50 jaroj mortis Willem Elsschot, unu el la plej famaj flandraj verkistoj de la pasinta jarcento. Okaze de tiu jubileo, Flandra Esperanto-Ligo eldonis la verkon "Kiel Vaglumo" (Het dwaallicht) en traduko de Bert Boon.
"Kiel Vaglumo" estas aspekte maldika libro 56-paĝa, sed enhave ĝi estas novelo plurtavola.... La tavoloj sin kaŝas, ĝis la leganto atingas iun tavoloŝlosilon, kiun li nur per tre atenta legado malkovros.
La libro ekde hodiaŭ estas aĉetebla de Flandra Esperanto-Ligo en bindita formo kontraŭ 10 € + afranko. Pro kontraktaj kialoj la verko ne aperos en elektronika formo.
Send a message
Search for a member



Petro Desmet' says:
Verdateo says:
Vanessa says:
mi versxajne acxetos gxin dum PSKK :p
Tjeri says:
Tjeri says:
Tamen mi bedaŭras la trouzon de verboj sennecese konstruitaj per participoj (ili donacintis...mi indignintus...li iniciatas k.a.). Tio foje stumbligas la legadon. Eĉ troveblas harstarigaĵo: esti dungiĝata. Ĉu tajperaro por dungiĝanta? Ĉiel, mi daŭre serĉas, kial "esti dungata" ne sufiĉis al la tradukinto...
Tjeri edited this comment 15 months ago.