See also...


Keywords

esperanto
monato
fel


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

739 visits

MONATO 2016

Monato 2016/01

Monato 2016/01 

La unua numero de Monato de la jaro 2016 (jam!) i.a. retrorigardas al 2015, unu el la plej malfacilaj jaroj por multaj, certe por la francoj. La jaro komenciĝis per la murdo de pluraj stabanoj de la revuo Charlie Hebdo en Parizo, kaj finiĝis per la amasmurdo de sin amuzantaj ĉefe junuloj en la sama urbo. Pierre Grollemund kune kun ni serĉas la kaŭzojn de tiu frenezo. 2015 estis ankaŭ la jaro en kiu dekmiloj fuĝis el sia lando por eskapi de tiu sama frenezo kaj serĉi sekurecon, precipe en Eŭropo. Franz-Georg Rössler cerbumas pri la malfacila tasko de Eŭropo gardi sian azilan kulturon, sed samtempe gardi ankaŭ sian propran kulturon. Tamen en tiuj larmigaj momentoj ni ne forgesu ankaŭ ĝui kaj ĝoji. Ĉu vi sciis, ke en Armenio je novjaro ĉiuj surtablaj pladoj komenciĝas per la litero N, ekzemple ngatcaĥik (absinto), nur (granato), nuŝ (migdalo) ...? Abonantoj de MONATO povas preni sian numeron en la kutima loko. Kaj neabonantoj regalu sin nun okaze de la festotagoj per 15-monata abono kontraŭ la prezo de nur 12-monata!

Comments
Shize Zhang
Shize Zhang
interesas legi!
2 years ago.