Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

988 visits

SEMAJNO, la antaŭulo de MONATO

SEMAJNO, la antaŭulo de MONATO
Stefan Maul, ĉefredaktoro de MONATO, antaŭe planis eldoni semajnan magazinon. Por ĝi en 1978 li ellaboris koncepton kun diversaj principoj kaj premisoj; por eldoni tian gazeton, necesus ĉirkaŭ 10 000 abonantoj. Precipa problemo estis: kiel testi eventualan merkaton? Por lanĉi novan periodaĵon, eldonejoj kutime unue enketas per intervjuoj potencialajn abonontojn, poste – se rezultoj estas favoraj – per tiel nomata nul-numero detale testas ŝancojn. Tio kostas terure multe, kaj por tio ne sufiĉis lia mono. Krome, kiel testi merkaton de Esperantujo, dise en la mondo? Nerealigebla plano. Do eblis nur, eldoni nul-numeron. SEMAJNO n-ro 0/78 aperis en septembro 1978. Multaj miris kaj tuj abonis, sed baldaŭ montriĝis, ke la merkato ne estis sufiĉe granda por semajna gazeto. En printempo de l' posta jaro mi deklaris, ke la eksperimento fiaskis; SEMAJNO restis epizodo. MONATO tamen ja ekvivis!

Comments
Kambiz Ghadiri
Kambiz Ghadiri
Mi estas irana E-isto,kiu abonis la revuon(Monato) dum kelkaj jaroj! Mi interesighis vidi kiel la revuo(Semayno) estis!! Chu vi povas sendi PDF-version de tiu provnumero(Semajno) al mi?! Antaue mi tre dankas vian afablon! Jen mia retposhta adreso: kambizghadiri@yahoo.com Samideano via:Kambiz Ghadiri
9 years ago.