See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

835 visits

Bonvenon! Jen "mia" nafto-ŝaktejo

Bonvenon! Jen "mia" nafto-ŝaktejo
Saudações, amigos! Apresento-lhes um de meus locais de trabalho, a locação de um poço de petróleo. Esta é em Alagoas, próxima à cidade de S. Miguel dos Campos. (Ago/2008)

Saluton, amikoj! Mi prezentas al vi unu el miaj laborejoj, la nafto-ŝaktejo. Tiu troviĝas en la nordorienta regiono de Brazilo, ŝtato Alagoaso, proksime de la urbeto São Miguel dos Campos. (Aŭg/2008)

Comments
Mielo
Mielo
Via laboro estas tre interesa, ĉu ne ? Kiam vi atendas la nafton aŭ la gason....Sed mi kredas ĝi estas ankaŭ danĝera. Felixce, la ĉielo kaj la luno gardas vin. :)
9 years ago.
Fernando Maia Jr. has replied to Mielo
:-) Tiu estas esplora puto. Ni atendas la gason kaj eblan oleon je ĉ. 3.200 m. La laboro ne tiom danĝeras se ankaŭ ni nin gardas kaj agadas sekurece. Povas okazi tio, ke la nafto supreniros rapidege al la surfaco dum la borado, pro la premo-malsameco inter fundo kaj malfundo kaj brulegiĝos, tamen ni ĉiam uzas la necesajn aparatojn por eviti tion.
9 years ago.
Zefirina
Zefirina
Via laborejo pli bone aspektas fotita nokte :-) Sed nuboj interesaj!
9 years ago.
Fernando Maia Jr. has replied to Zefirina
Ĝi ja ne belas, Zefirinjo, nur la ĉirkaŭo kaj la ĉielo! :-) La laborejo mem estas malvarma, brua maŝinaro sur kota (pluvegadas!) sojlo. :-P Ĝi pli interesas ol belas, mi agnoskas, ke ĝia krudeco allogas min, tiu ĝia necesigo malbezoniĝi pri urba rutino, urba komforto.
9 years ago.