See also...

Bibliografio de Esperanto Bibliografio de Esperanto



Keywords

libro
Esperanto
Julio Baghy
La vagabondo kantas
poezio
beletro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 832 visits

La vagabondo kantas

La vagabondo kantas
Retirei esta foto da versão digital que tenho deste livro (infelizmente não o tenho na estante! :-P). São poesias em esperanto de Julio Baghy, reunidas sob o título La vagabondo kantas... (O vagabundo canta...). Esta é a segunda edição, completa, de 1937, publicada em Budapeste.

Mi prenis tiun foton de cifereca versio, kiun mi havas (bedauxrinde mi ne havas tiun libron sur meblo! :-P). La vagabondo kantas... estas poeziaro de Julio Baghy; tiu estas la 2-a eld., kompletigita, de 1937, eldonita en Budapesxto.

Comments
Lodchjo - Lxxx Photography
Lodchjo - Lxxx Photo…
Ho, Baghy estas mia plej ŝatata esperanto-verkisto; ankaŭ mi ne havas tiun ĉi libron! Ĉu ankaŭ vi tiel ŝatas lin? Mi ja havas 'sonĝe sub pomarbo' kaj 'printempo en la aŭtuno' (krom la 2 militlibroj)
9 years ago.
Fernando Maia Jr. has replied to Lodchjo - Lxxx Photo…
Salutegon, Lodĉjo! Mi tre ŝatas tiun libron de Baghy, sed mi ne konas la aliajn. :-( Bonege, ke vi havas tiujn! Vi povus prezenti vian bibliotekon en nia grupo Bibliografio de Esperanto! :-)

Mia plej ŝatata poemo en tiu libro estas la 24-a. Hehe, mi prezentos ĝin ĉi tie:

SANKTULINON mi ne vidas
En virina homo,
Vane tion predikadas
Papa Moŝt’ en Romo.
Se nur sanktulinoj regus,
Estus morta frapo,
Ĉar ekzistus nek vi, nek mi,
Nek en Rom’ la papo.

Kapelon mi ne faras
El virina sino,
Nek sanktul’ mi volas esti
Por ŝia pilgrimo.
Al sanktulo ŝi nur preĝas
Kun pio kaj miro,
Sed ŝi donas kison, koron
Al – pekema viro.

Kiso estas la plej dolĉa
En la tuta mondo.
Scias tion ja egale
Pastro, vagabondo.
Sciis tion, sed forgesis
Lia Moŝt’, la Papo,
Kiam brunajn buklojn havis
Lia sankta kapo.

Se tiu poemo havus nur la unuan strofon, ĝi eĉ tiel estus perfekta! :-) Ĝis, amiko!
9 years ago. Edited 9 years ago.
Lodchjo - Lxxx Photo… has replied to Fernando Maia Jr.
Bonege, mi tute konsentas!!
Mi pripensos pri la grupo.
9 years ago.