Monumento al juna Zamenhof en Bjalistoko

Zamenhof

  • Photos| Docs

En tiu ĉi daŭre aktualigata albumo estas kolektataj multmediaj materialoj pri la vivo kaj verkaro de d-ro Zamenhof kaj lia persono sur diversaj kolektmaterialoj. Ne forgesu ankaŭ pri la dosierujo DOKUMENTOJ, kie estas tekstoj kaj sonregistraĵoj!

La 15-a de decembro - Zamenhof-Tago

Dr. Zamenhof kun korforma kuketo

Centassi, Masson - La Homo kiu defiis Babelon en l…

Centassi - Masson - La homo kiu defiis Babelon enl…

Centassi, Masson - Biografio de Zamenhof en la kor…

Centassi, Masson - La Homo kiu defiis Babelon

17 Dec 2017 251
Esperanto-traduko, fare de Philippe Combot kaj Georges Lagrange el la franclingva originalo. Paris: L' Harmattan 2001. ISBN 2-7475-1807-8..

Centassi, Masson - L' homme qui a défié Babel

17 Dec 2017 218
Henri Masson, René Centassi. 2-a eldono. Antaŭparolo - Louis Christophe Zaleski-Zamenhof. Paris : L' Harmattan, 2002. 343 p. ISBN : 2-7475-1808-6

Centassi, Masson - L' home qui a défié Babel

17 Dec 2017 274
Biografio de Zamenhof. Antaŭparolo de L.Ch. Zaleski-Zamenhof. Paris : Ramsay, 1995. ISBN 2-84114-114-4.

Zamenhof - la kreinto de Esperanto

03 Aug 2017 886
mallonga filmo kreita kaj prezentita kadre de la 102-a UKo en Seulo -- fonto: www.youtube.com/watch?v=OrBNTd1epVM&t=68s -- kanalo 2017 universala kongreso de esperanto en seulo www.youtube.com/channel/UCDZcXn21t_P2KRePccIlaow

Zamenhof-Tago 2017 en Prago

15 Dec 2017 342
Pluraj membroj de Praga Esperantista Klubo kaj de la klubo E-mental' antaŭ Esperanto-Monumento en Prago (kvarto 4, ĉe la Kongrescentro, kie okazis la Universala Kongreso en 1996). La monumento (resp. ĝia skribo) estis dank al kelkaj membroj antaŭ 3 jaroj renovigita. La vizito sekvis post komuna programo en la klubejo. fonto: facebook, paĝo de Vlasta Pištíková www.facebook.com/photo.php?fbid=10208731287759774&set=a.10208731286119733.1073741981.1839351643&type=3&theater

Aleksander Korĵenkov - Zamenhof - Biografia skizo

15 Dec 2017 689
Antaŭparolo de Halina Gorecka. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2010. — 64 paĝoj; 600 ekzempleroj. — (Serio Scio; №9). — ISBN 978-609-95087-3-3. Recenzo de Carlo Minnaja: esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-zambio.htm La 1-a kaj la 12-a ĉapitro de la libro: esperanto-ondo.ru/Novaj/Nov10-24.htm

Mi estas homo - Originalaj verkoj de d-ro L.L. Zam…

14 Dec 2017 643
Kompilis, redaktis, komentis, enpaĝigis Aleksander Korĵenkov. Kaliningrado: Sezonoj, 2006. — 288 paĝoj; 500 ekz. — (Serio Scio; №6). Enhavtabelo de la libro: esperanto-ondo.ru/Novaj/Nov06-19.htm Recenzo de Walter Zelazny: esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-meh.htm

Aleksander Korĵenkov - Homarano

14 Dec 2017 634
Aleksander Korĵenkov : Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. 2a eldono, korektita. Eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2011. 360 paĝoj (Serio Scio; Vol. 8). ISBN 978-609-95087-4-0. Recenzo de N. Gudzkov: esperanto.be/fel/mon/rec/hvvi.php Recenzo de Paweł Fischer-Kotowski : sezonoj.ru/2016/06/zamenhof-9 Antaŭparolo, konciza kronologia biografio kaj bibliografio de la libro esperanto-ondo.ru/Homaran2.htm pri la aŭtoro: eo.wikipedia.org/wiki/Aleksander_Korĵenkov

Marjorie Boulton - Zamenhof, Creator of Esperanto…

14 Dec 2017 632
BOULTON, Marjorie. Zamenhof: Creator of Esperanto. London : Routledge & Kegan Paul, 1960. XII + 223 s. - reeldonite en 2017 !!! Konciza recenzo en Scienca Revuo scienca-revuo.info/article/view/386/365

Specimenoj de biografioj de d-ro Zamenhof

09 Jun 2017 1 495
en la librovitrino de la ekspozicio "La Homo kontraŭ Babelo"

Rozo Zamenhof

29 Jun 2017 1 577
Prezenton de pliaj niaj nunaj ekspoziciaĵoj antaŭis postulhava esplorado. Unu el ili estas pli detalaj informoj pri la Rozo Zamenhof kaj ĝia kreinto - amatora plantemulo (kaj pli malpli samaĝulo de d-ro Zamenhof) Gustav BRADA el Ĉeĥio. .... Laŭprofesie fakulo pri sukerproduktado, li laboris en diversaj lokoj de Aŭstrio-Hungario, Bulgario, landoj de posta Jugoslavio kaj sekve en Zdice apud Prago. Li kreis ĉ. 29 novajn specojn de rozoj, el kiuj pluraj ĝis nun estas plantataj.

Komenca parto de la paneloj pri d-ro Zamenhof

07 Jun 2017 456
Al d-ro Zamenhof estas kadre de la nuna ekspozicio dediĉitaj 2 paneloj, tablovitrino, surmuraj bildoj, granda librovitrino kaj dosierujoj kun aldonaj informoj (aparte ĉeĥ- kaj esperantlingve)

Specimeno el la tabovitrino pri L.L.Zamenhof sur k…

04 Jun 2017 767
el nia nova ekspozicio

234 items in total