Malnova UEA-blazono

(Pra)historio de UEA

  • Photos| Docs

Albumo fondita okaze de 110-jariĝo de UEA (fondita 28.4.1908) eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Esperanto-Asocio La dosieroj estos iom-post-iom kompletigataj - Ni komencas per "PRAHISTORIO": la familio kaj junaĝo de Hector Hodler (1887-1920) - omaĝe al 100-jara datreveno de forpaso de lia patro, pentristo Ferdinand Hodler, dank al kiu konserviĝis ankaŭ raraj olepentraĵoj de Hector en infanaĝo, ki…  (read more)

19 May 2018

1 favorite

245 visits

Malnova UEA-blazono

19 May 2018

257 visits

Memportreto de Ferdinand Hodler (1912) - patro de Hector Hodler

La 19-an de majo 1918 forpasis konata svisa pentristo, patro de Hector Hodler, fondinto de UEA eo.wikipedia.org/wiki/Ferdinand_Hodler Detala artikolo pri la vivo kaj verkaro inkl. abundajn fotaĵojn troveblas en la artikolo de A. Künzli www.planlingvoj.ch/Ferdinand_Hodler_vivo_kaj_verko.pdf

20 May 2018

344 visits

Augustine Dupin (1852-1909) - patrino de Hector Hodler

"Studo de la kapo de Augustine Dupin" - pentraĵo de Ferdinand Hodler eo.wikipedia.org/wiki/Ferdinand_Hodler patro de Hector Hodler eo.wikipedia.org/wiki/Hector_Hodler Augustine Dupin estis kunulino kaj modelino de F. Hodler, ili konatiĝis en 1884 kaj ilia filo naskiĝis en 1887. Detalaj informoj troveblas en la artikolo de A. Künzli "Hector Hodler kaj lia patrino kiel modeloj kaj artobjektoj en la pentraĵoj de Ferdinand Hodler" www.planlingvoj.ch/Hector_Hodler_modelo.pdf

20 May 2018

251 visits

Ferdinand Hodler - olepentraĵo "Hector Hodler kun ansero-ludilo"

Infanaĝa prezento de Hector Hodler eo.wikipedia.org/wiki/Hector_Hodler far lia patro Detalaj informoj troveblas en la artikolo de A. Künzli "Hector Hodler kaj lia patrino kiel modeloj kaj artobjektoj en la pentraĵoj de Ferdinand Hodler" www.planlingvoj.ch/Hector_Hodler_modelo.pdf

20 May 2018

276 visits

Ferdinand Hodler - olepentraĵo Eta Hector sur la planko (1889)

Verŝajne la plej fruaĝa prezento de Hector Hodler (far lia patro) Detalaj informoj troveblas en la artikolo de A. Künzli "Hector Hodler kaj lia patrino kiel modeloj kaj artobjektoj en la pentraĵoj de Ferdinand Hodler" www.planlingvoj.ch/Hector_Hodler_modelo.pdf

20 May 2018

289 visits

F. Hodler- olepentraĵo "Infanaĝo" (1894) - inspirita de la fotaĵo de lia filo Hector

en.wikipedia.org/wiki/Ferdinand_Hodler Detalaj informoj troveblas en la artikolo de A. Künzli "Hector Hodler kaj lia patrino kiel modeloj kaj artobjektoj en la pentraĵoj de Ferdinand Hodler" www.planlingvoj.ch/Hector_Hodler_modelo.pdf

20 May 2018

332 visits

Naskiĝ- kaj loĝurbo de Hector Hodler - Ĝenevo (Avenuo de Montblanc, bildkarto el 1905)

jen strato, tra kiu li sendube paŝadis

20 May 2018

2 favorites

381 visits

"Juna esperantisto" - aprilo 1903 - la unua numero (eldonata de H.Hodler kaj E.Privat)

Mane skribita gazeto verkita kaj eldonita de samlernejanoj 16-a jara Hector Hodler kaj 14-jara Edmond Privat en Ĝenevo (ili eklernis la lingvon en tiu sama jaro kaj admirindas, kiel la gazeto estas en bona lingvaĵo senerara!) eo.wikipedia.org/wiki/Juna_Esperantisto La unuan numeron vi povas elŝuti en nia retejo en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46725276 La kompletan numeron kaj ankaŭ la sekvajn vi povas legi en ciferecigita formo en anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e2n&datum=1903&size=45 En la novembra numero en la paĝo pri korespondpetoj troviĝas ankaŭ ankaŭ kvar ĉeĥaj knaboj el Moravio: tri el Bystřice pod Hostýnem (kie agis la nestoro de la ĉeĥa movado Teodoro Čejka - pri li en : Bohumil Přikryl /1893), František Chvatík (1888, fariĝinta pli poste famkonata ĝardenisto kaj florkultivisto) kaj František Táborský (1891) kaj Narcis Svítek el Holešov. Iliaj nomoj troviĝas ankaŭ en la nmero januaro 1904 en la internacia listo de membroj/abonantoj. Jen interesa spuro por mai esplorporjekto pri la unuaj esperantistoj sur la teritorio de Ĉeĥio.

20 May 2018

1 favorite

269 visits

Ĝenevo - Taverno de Krokodilo - kun pentraĵoj de Ferdinand Hodler

Konata bierejo kaj koncertejo kiun plej supozeble lia filo Hector Hodler devis koni kaj verŝajne ankaŭ vizitis(??) adreso: 100 de la rue du Rhône, Ĝenevo konstruaĵo el ĉ. 1900, estis fermita en 1958
31 items in total