1 favorite     0 comments    789 visits

See also...

Radio stacio-Viki Radio stacio-Viki


Zamenhof amikaro Zamenhof amikaro


Esperanto Esperanto



Keywords

Zamenhof
Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

789 visits


Dr. Zamenhof legas parton de la antaŭparolo al la Unua Libro - unika sonregistraĵo!

Ni aŭdu la realan voĉon de la kreinto de Esperanto, por pli bona kompreno sekvante ĉi-suban tekston

eo.wikipedia.org/wiki/Unua_Libro
en.wikipedia.org/wiki/Unua_Libro

"La nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido, kun antaŭe preta penso, ke al li estos proponata ia neefektigebla utopio; mi devas tial antaŭ ĉio peti la leganton, ke li formetu tiun ĉi antaŭjuĝon kaj ke li pripensu serioze kaj kritike la proponatan aferon.
Mi ne parolos tie ĉi vaste pri tio, kian grandegan signifon havus por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo internacia, kiu prezentus egalrajtan propraĵon de la tuta mondo, apartenante speciale al neniu el la ekzistantaj nacioj. Kiom da tempo kaj laboroj estas perdata por la ellernado de la fremdaj lingvoj, kaj malgraŭ ĉio, elveturante el la limoj de nia patrujo, ni ordinare ne havas la eblon kompreniĝadi kun similaj al ni homoj. Kiom da tempo, laboroj kaj materialaj rimedoj estas perdata por tio, ke la produktoj de unu literaturo estu aligitaj al ĉiuj aliaj literaturoj, kaj en la fino ĉiu el ni povas per tradukoj konatiĝi nur kun la plej sensignifa parto de fremdaj literaturoj; sed ĉe ekzistado de lingvo internacia ĉiuj tradukoj estus farataj nur en tiun ĉi lastan, kiel neŭtralan, al ĉiuj kompreneblan, kaj la verkoj, kiuj havas karakteron internacian, estus eble skribataj rekte en ĝi. Falus la ĥinaj muroj inter la homaj literaturoj; la literaturaj produktoj de aliaj popoloj fariĝus por ni tiel same atingeblaj, kiel la verkoj de nia propra popolo; la legataĵo fariĝus komuna por ĉiuj homoj, kaj kune kun ĝi ankaŭ la edukado, idealoj, konvinkoj, celado, — kaj la popoloj interproksimiĝus kiel unu familio."

fonto de la video: ibotira salitre
www.youtube.com/watch?v=qP9EkvMe6Js
Translate into English

Fred Fouarge has particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.