0 favorites     0 comments    421 visits

See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

421 visits


Vendreda programo de la jubilea muzea solenaĵo en Svitavy (14.9.2018)

25minuta mallongigo de la tutvespera programo - inaŭguro de la nova tema ekspozicio "10 jaroj de la muzeo kaj 100 jaroj de la respubliko" (kun la subtitolo "Historio en Ĉeĥoslovakio en 1918-1968) kun akompana programo

Temas ne nur pri skiza "televidriporto" - ni klopodis por vi elekti momentojn, kiujn povus, kvankam mallongigite, alporti realajn interesajn informojn aŭ pensojn pri la temoj mem aŭ ebligi al vi ioman ĝuon de la muzikaĵoj.

Enhavo:

Enkonduko (Libuše Hýblová, prezidantino de ĈEA)
Bazaj vortoj pri la ekspozicio (Pavla Dvořáková, ĉefaŭtorino)
Pri la familio Ginz (P. Chrdle)
Muzika programero (V. Türk - "Milito de la rozoj")
Rememorantoj pri la periodo antaŭ 1968 (V. Kočvara, P. Polnický, L. Chaloupková)

Inaŭgura paŭzo (partoprenantoj, specimenoj de la ekspoziciaĵoj)

P. Baláž - E@I novaĵoj (kelkaj interesaĵoj el la 45minuta prelego)

3 videospecimenoj rememore pri la muzeaj aranĝoj:
- ĵazkanto "Nur hazardo estas viv'" de J. Ježek en prezento de la Knabina TRIO Svitavy (Ekskursa Antaŭkongreso 2016)
- Mikaelo Bronŝtejn dum la OSIEK-Konferenco (2012)
- kaj por gaja fino - vera kankano dum la Muzea nokto (2013)


Ni klopodis por vi elekti momentojn, kiujn povus, kvankam mallongigte, alporti realajn interesajn informojn aŭ pensojn pri la temoj mem.


Registris kaj tondis Vladimír Türk,
tondis, fotaĵojn almetis, subtekstigis kaj finaranĝis Pavla Dvořáková.

Ni petas pardonon pro foja nesufiĉa akreco (pro manko de profesia prilumigo) kaj foje aŭdeblaj trafiksonoj el la strato.


Iom pli detale pri la koncepto kaj pri la enhavo de la ekspozicio vi povas vidi en la 5minuta mallongigo (inkluzive aliajn ekspoziciaĵojn ol en tiu ĉi video):
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/47514188


Videoj el la sabata solena programo:
1-a parto: www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/47625086
2-a parto: www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/47625086
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.