Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

Doc replaced on 10 Dec 2018
1 003 visits


Sub frida vintra luno - Hurona karolo


la unua kanada kristnaska kanto - laŭ melodio de franca popolkanto el la 16-a jarcento (Une petite pucelle) verkis hurone Jean de Brébeuf en 1640
- la originala titolo: Estennialon de tsonoue, Jesous Ahatonhia
eo.wikipedia.org/wiki/Huronoj
- en la folkstila aranĝo interpretas Pavla Dvořáková (kantado, gitaro, alda fluto, ŝamana tamburo, ritmoinstrumentoj)
- registrite 17.12.2017

Esperantigis : ROS' Haruo (Leland Bryant Ross‎), ĉ. 1990
www.hymnwiki.org/Leland_Bryant_Ross
Parte surbaze de franca traduko de Paul Picard TSAOUENHOHI (17a jc.)
Hommes, prenez courage
kaj angla reverko de Jesse Edgar MIDDLETON (1926)
’Twas in the Moon of Wintertime
(The Huron Carol)

fonto de la informoj kaj de la teksto:
www.oocities.org/cigneto/thctxt/s/subfridav1.html

Kiel sonas la kanto en la hurona originalo (kaj sekve ne la franca kaj la angla), vi povas aŭskulti en
www.youtube.com/watch?v=D6IG6F6E5Ac

Pliaj informoj pri la kanto anglalingve troveblas en
globalworship.tumblr.com/post/13876646583/huron-carol-first-christmas-carol-of-canada


TEKSTO

1. Vi homoj, kuraĝiĝu : naskiĝis Krist' Jesu'!
Kaj kantu ĝoje, gaje, adorante sur genu'.
Ĝojkriu ĉiu adoranto laŭ la glora anĝelkant':
Jesous ahatonhia*, Jesu‘ naskiĝis! In excelsis gloria!
2. Sub frida vintra luno, kiam birdoj fuĝis for,
De l' Spiritego venis anstataŭe anĝel-ĥor'.
Paliĝis steloj antaŭ ĝi; ĉasistoj miris pri l' ari':
Jesous ahatonhia*, Jesu‘ naskiĝis'! In excelsis gloria!
3. En vigvamaĉ' kaduka, el rompita arboŝel',
La bebon ili trovis en ĉifon-kunikla fel'.
Dum la ĉasistoj venis, jen resonis la antem':
Jesous ahatonhia*, Jesu‘ naskiĝis'! In excelsis gloria!
4. Ho anoj de l' arbar' libera, Spiritegidar',
Ĉe l' sankta bebo homa-dia riverencu, ĉar
Li venas por vin doti per la belo, paco, ĝojo, ver':
Jesous ahatonhia*, Jesu‘ naskiĝis! In excelsis gloria!
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.