Keywords

poemo
sonregistraĵo
Miroslav Smyčka
ĉeĥa poezio
Petr Bezruč


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

Doc replaced on September 11, 2017
62 visits

Petr Bezruč - poemo "Nur solan fojon" (Jen jedenkrát)


Konata poemo de la ĉeĥa-silezia poeto Petr Bezruč (1867-1958) el la poemaro "Sileziaj kantoj" (Slezské písně) kunligas mitan rakonton el la fora Nordo kun la intima vivkonfeso de la aŭtoro.
15.9.2017 oni rememoras la 150an datrevenon de la naskiĝo de la poeto.
eo.wikipedia.org/wiki/Petr_Bezruč

Esperantigis Jiří Kořínek
eo.wikipedia.org/wiki/Jiří_Kořínek

Deklamas ĉeĥa baritonisto kaj honora membro de ĈEA Miroslav Smyčka (11.9.1926-25.4.2017)
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka

Publikigite la 11-an de septembro 2017 omaĝe al lia neĝisvivita 91-a jaraĝo.

Listo de interrete aŭskulteblaj registraĵoj de Miroslav Smyčka
www.esperanto.cz/eo/aktuality/listo-de-interrete-a-skulteblaj-registra-oj-de-miroslav-smycka.htm

Registrite 23.4.2009. Sonreĝisoris kaj teknike prilaboris Pavla Dvořáková.

Ligilo al la ĉeĥlingva originalo de la poemo:

music.clnet.cz/tower/poetry/ostatni/jenjeden.htm

Teksto de la poemo en Esperanto

NUR SOLAN FOJON

Mi jam ne scias, kie
mi aŭdis ĉi rakonton mitan.
Ie en norda lando
troviĝas trista valo intermonta;
malgaja val' senluma,
ĉar suna bril' vizitas ĝin neniam.
Popol' en fumaj jurtoj
en trist' kaj neĝ' eterna tie vivas,
ĉe fajro sidas viroj,
al kiuj vortoj super or' valoras,
virinoj tristsopire
post ili, kaj en feloj idoj kaŭras.

Ne scias mi la kaŭzon,
sed eble ter' el sia voj' elglitis,
foje ekbrilis suno:
kaj de la bril' popolo terurita
en nigrajn jurtojn fuĝis
kaj per ŝtonblokoj fermis ĉiun pordon,
kaj fruntojn teren klinis,
petante de l' demono nekonata
indulgon por la viv' ilia. . .
Ekstere dume
sunbrilo fandis la eternajn neĝojn
kaj grundo netuŝita
florojn elmetis al la suna kis'.
¬La suna di' vidante
la mortsilenton kaj timplenajn petojn,
pasis la valon,
kaj plu neniam al ĉi flank' rigardis.¬

Kaj kiam cedis timo,
kaj homoj ekkuraĝis eltendiĝi
kaj vidis varman teron,
kaj nekonatan florodoron flaris,
kaj vidis, kiel bona di'
de ili ofendita preterpasis,
kaj ili ekkomprenis,
ke tiu tag' neniam plu revenos,
malĝojo plej profunda
klinis la kapojn de la tristaj viroj
kaj nukojn de l inar'
kaj ili plu en trist' duobla vivis,
sentante, ke solfoje
tra morna land' ilia iris helo,
kaj ĝi pro kulp' ilia preteris senrevene!

Solfoje preteriris min la amo.
Har' nigra ĝis talio,
kaj dolĉe al mi sonis ŝia voĉo:
Vi bonan havas koron,
kun vi feliĉa estos la virino;
mallonga timrigardo,
diranta pli ol ŝiaj dolĉaj vortoj,
dolĉtone parolitaj,
laŭ manier' de mia hejm' Těšína,
la diron akompanis.
Mi, kiu antaŭ longe
ĝis feĉ' amara trinkis vivpokalon,
el vivolibro ŝiris blankajn paĝojn,
mi diris raspatone,
laŭ dirkutim' de nigra viramaso
sub Ostrava-ebeno:
Fraŭlin', senfine feliĉega
fariĝos via edzo,
sed mi al velka arb' ne fiksas rozon.

Mi arde amis ŝin, ŝi edziniĝis.
Estinge falis en la koron ombroj,
senfina trist' tra mia vivo paŝas
dum oftaj rememoroj,
ke preter mi dolĉpaŝe iris amo,
dum mian domopordon mi brufermis,
kaj ke mi nerevene ĝin forpelis!

Comments