Keywords

poezio
poemo
ĉeĥa kulturo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

703 visits

Malliberulo en Bezděz (poemo de Svatopluk Čech)


Poemon de la elstara ĉeĥa poeto Svatopluk Čech eo.wikipedia.org/wiki/Svatopluk_%C4%8Cech
legas Miroslav Smyčka eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smy%C4%8Dka
- alŝutite omaĝe al lia naskiĝtago la 11-an de septembro.

El la ĉeĥa originalo esperantigis Miloš Lukáš.

Registris, sonreĝisoris kaj teknike prilaboris Vladimír Türk.

La poemo pritraktas malgajan epizodon el la vivo de la ĉeĥa reĝo Venceslao la 2-a (1271-1305), kiam li kiel infano estis arestata en la burgo Bezděz far malfidela kuratoro Otto Brandenburga.
La finaj frazoj pri nekaptiteblo de la interna libereco /"Mi povas porti ĉenojn – sed ne ĉeni! -") esprimas daŭran aktualecon de la temo, spite al la fora estinteco.


Svatopluk Č e c h:

La malliberulo en Bezděz

1. "Refoje ĉe l' fenestro? Ree vagas
la meditanta mens' al fora spac'?
Viziojn lasu, kiujn vi imagas,
amuzu vin per tiu ĉi donac'
Vi revis pri kverkejo subkastela
kaj pri tiea birda voĉo bela,
de mi akcepti do ĉi kanton volu,
ĝi plezurigu vin kaj vin konsolu.-"

2. Herman, la kastelposedanto, venas,
dirante tion ĉi kun moka gest'
al reĝa orfo Václav, kiun tenas
la perfidulo Otto en arest'.
Kaj kaĝon li en lian manon metas,
kies pariojn branĉajn flugfrapetas,
birdido per flugilo grizkolora
kaj per kapeto kun okul' angora.

3. Per brak' malfortas prenas nun la kaĝon
la pala knabo. Kvankam malsanet'
kaj suferado signas la vizaĝon,
li tamen sin kirasas per kviet'.
Lin malriĉula nur kitelo vestas,
sed li fieran dignon manifestas;
la frunt' kaj lipo estas dokumento,
ke l' aĝon antaŭkuras la prudento.

4. Repaŝis li al la fenestro. Tie
vidaĵ' mirinda antaŭ la okul':
pejzaĝo grandioza emocie
surfone borderata per nebul'.
Arbaroj jen, herbejoj sin prezentas,
rubandoj de riveroj jen arĝentas,
jen centoj da vilaĝoj kaŭras honte,
fieras kastelturoj jen surmonte ...


5. Kiu supozus nur, ke ĉi pejzaĝo,
la vastaj kampoj kaj la blua ĉarm'
de la montaro – estas apanaĝo
de l' knabo, kies vangon trempas larm',
al la koret' velkanta pro doloro,
ke renkontbatas tie multa koro,
ke la infano en la vest' mizera
ja estas orf' de l' reĝo la fiera?

6. Kaj Prago kuŝas tie malproksime,
la arde sopirata metropol'!
Lin tie vartis mole kaj intime
sincera, dolĉa amo kaj bonvol',
karesis lin okuloj de l' patrino,
la patro premis lin al sia sino,
kaj la plej pompa trono sorĉan brilon
al li abunde ŝutis en lulilon.

7. Sed ĉio kvazaŭ ora sonĝo pasis -
La patro mortis – La feliĉo for -
Eĉ la patrinaj brakoj lin forlasis -
Lin kaptiteca ŝarĝas nun dolor'.
Animon lian la malam' venenas,
fremdlingva nur ĉirkaŭas lin parolo,
mistrakto kaj senĉesa malbonvolo.

8. Rigardon sian al kamparo fora
kaj fine al la kaĝ' direktis li,
kie l' arbara kantbidet' angora
en kuntirita sidis pozici'.
Ĉu en karcer' kun li la birdet' dronu
kaj elegiojn pri feliĉ' komponu?
Ĉu kantu arestit' al arestito
pri libereco, pri turmenta spito?

9. Ho ne! Per sia fingro, la subtila
malfermas li la kaĝon. Vidu, hej -
La bird' libere en sunlumo brila
jam sin direktas fluge al kreskej'.
Li – fil' de Otakar' – per voĉ' sonora
deklaras al Hermano la rigora:
"Donacon vian volu tuj repreni;
Mi povas porti ĉenojn – sed ne ĉeni! -

Tradukis prof. Miloš Lukáš

Comments